Saltu al enhavo

James Hutton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Hutton
Persona informo
James Hutton
Naskiĝo 3-an de junio 1726 (1726-06-03)
en Edinburgo,  Reĝlando de Granda Britio
Morto 26-an de marto 1797 (1797-03-26) (70-jaraĝa)
en Edinburgo,  Reĝlando de Granda Britio
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Greyfriars Kirkyard (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Reĝlando de Granda Britio vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Edinburgo
Universitato de Lejdeno
Universitato de Parizo
Reĝa Liceo Edinburgo Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo James Hutton
Familio
Parencoj John Hutton Balfour (en) Traduki (duaranga kuzo aŭ kuzino)
Isaac Bayley Balfour (en) Traduki (second cousin once removed descending (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo geologo
industriisto
terkultivisto
meteologo
kuracisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Geologio, agrikulturo kaj meteologio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

James HUTTON (naskiĝis la 3-an de junio 1726 en Edinburgh, mortis la 26-an de marto 1797 en Edinburgh) estis skota natursciencisto, konata kiel la kreinto de la moderna geologia scienco.

Li studis kemion kaj medicinon, unue en sia naskiĝurbo kaj ekde 1747 en Parizo. En la jaro 1749 li doktoriĝis en la nederlanda urbo Lejdeno, poste li reiris al Britio. Dum la sekvantaj jaroj li faris migradojn tra Anglio, Skotlando, Nederlando kaj Francio, li okupiĝis pri agrikulturo kaj pli kaj pli dediĉis sin al geologiaj kaj mineralogiaj temoj.

Plej grandajn meritojn James Hutton gajnis per siaj tersciencaj esploroj. Li ekzemple eltrovis, ke la tero estas multe pli aĝa ol ĝis tiam supozata, kaj li pruvis tion laŭ la ekzemplo de antikvaj konstruaĵoj, kiuj travivis plurajn jarmilojn. Li estis reprezentanto de la plutonismo kaj de la aktualismo. Nuntempe li estas rigardata kiel unu el la fondintoj de la moderna geologio.

Hutton staris kontraŭ la skoloj de katastrofismo kaj neptunismo, kiuj diris, ke la Tero estas ŝanĝita per grandaj katastrofoj—ekzemple, la Diluvo de Noah. Hutton anstataŭe kredis, ke la Tero estas ŝanĝita per multaj malgrandaj, ordinaraj ŝanĝoj—ekzemple, per la ĉiutaga ago de vento kaj akvo. Ĉi tiu vidpunkto grave influis Darvinon, kiam li pensis pri la evoluo de vivo sur la tero: Darvino serĉis la kaŭzon de evoluo ne en iu ajn rara, granda okazo, sed en la ordinaraj okazoj de sia mondo.

Hutton mem estis terure teda verkisto. Pro tio, preskaŭ neniu legis lian ĉefan verkon, "Theory of the Earth" ("Teorio de la Tero"), kaj apenaŭ iu el tiuj, kiuj tamen legis ĝin, povis kompreni ĝin. Eĉ Charles Lyell konfesis, ke li ne sukcesis finlegi ĝin. Feliĉe, Hutton havis bonan amikon, John Playfair, kiu ne nur komprenis la ideojn de Hutton, sed ankaŭ estis bona verkisto. Post la morto de Hutton, Playfair en 1802 aŭdacis eldoni sian verkon "Illustrations of the Huttonian Theory of the Earth" ("Ilustraĵoj de la Huttona teorio de la Tero"), kiu sukcese klarigis, kion Hutton provis diri.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]