Saltu al enhavo

Jane Jacobs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jane Jacobs
Persona informo
Jane Jacobs
Naskiĝo 4-an de majo 1916 (1916-05-04)
en Skrantono
Morto 25-an de aprilo 2006 (2006-04-25) (89-jaraĝa)
en Toronto
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Apopleksio Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Nov-JorkoToronto vd
Ŝtataneco Kanado (1974–)
Usono (–1974) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Scranton High School (en) Traduki
Columbia University School of General Studies (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto
sociologo
aŭtoro
verkisto
urbanizisto
ekonomikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jane JACOBS ([prononcu: Ĝejn Ĝejkabz]; naskiĝis Butzner, la 4-a de majo 1916 en Scranton, Pensilvanio – la 25-a de aprilo 2006 en Toronto, Ontario, Kanado) estis usona - kanada aŭtoro, ĵurnalisto kaj lokaktivulo [1] [2][3].

Ŝi estas inter la plej famaj verkistoj pri urboplanado en la okcidenta mondo. Jacobs estis konata pro ŝia publika aktivismo kontraŭ planado kaj konstrufiaskoj. En ŝiaj artikoloj ŝi kritikis la antaŭurbiĝajn tendencojn de la usona urbeco, la apartigon de uzoj (Zonigo), la instigon al la uzo de privataj aŭtoj kaj la rezultan malkreskon en la denseco de grandurboj. Tiuj tendencoj, Jacobs asertis, kondukas al la disrompiĝo de urbaj komunumoj, al urba fremdiĝo kaj kiel rezulto al la plimalboniĝo de persona sekureco kaj la vivokvalito en la urba areo. Laŭ ŝia opinio, bonaj urboj estas urboj kie ekzistas interagoj inter homoj surstrate kaj ekzistas prefero por piedirantoj, biciklantoj kaj publika transporto super privataj aŭtoj. Ofta temo en ŝia laboro estis la demando, ĉu oni konstruas urbojn por homoj aŭ por aŭtoj? [4]

Notindas, ke Ŝia fratino estis la aktiva Esperantistino Elizabeth Manson (1910-1993). Jane Jacobs loĝis kun sia pli aĝa fratino plurajn jarojn kiam ŝi alvenis al Novjorko. Jane Jacobs loĝis en La Vilaĝo, populara, malnova, maldensa kvartalo apud la urbo centro de Novjorko [5]. Interalie, ŝi skribis pozitive pri tiu ĉi sperto. Ŝi ankaŭ opiniis favore pri la sendependeco de Kebekio.

La plej konata libro de Jane Jacobs estas The Death and Life of Great American Cities, kiu influis la debaton pri urboplanado. Ŝi kverelis kontraŭ urboplanado bazita sur la idealoj de Le Corbusier, kie nubskrapuloj kaj larĝaj aŭtovojoj puŝis piedirantojn subteren. Ŝi komencis popolan movadon kiu ĉesigis laŭplanan malkonstruon en Greenwich Village por fari lokon por aŭtovojo [6] [7].

Laŭnome de ŝi estas la Jane Walks (piediraj urbaj ekskursoj) [8].

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

La plej eminentaj kritikistoj de Jacobs estis urboplanistoj, evoluentreprenistoj kaj arkitektoj kiuj asertis ke al ŝi mankis formala eduko en la kampoj en kiuj ŝi laboris kaj ke ŝiaj verkaĵoj ne rilatis al urbaj infrastrukturoj kaj tial ŝiaj solvoj estas supraĵaj kaj popularismaj. Unu el la signifaj produktoj de la luktoj de Jacobs, kiujn ŝi ne antaŭvidis, estis gentrifikado . Ne nur la karaktero de Greenwich Village ne estis konservita, sed la kvartalo fariĝis unu el la plej multekostaj nemoveblaĵaro en Novjorko. Interalie la domo de Jacobs ĉe "La Vilaĝo" estis vendita en la 2000-aj jaroj por pli ol tri milionoj da dolaroj [9][10].

Heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Ĉie en la mondo kaj en Israelo, la heredaĵo de Jacobs estas elstarigita en promenaj turneoj de la urba areo, en okazaĵo konata kiel " Jane's Walk ". La turneoj okazas dum la unua semajnfino de majo ĉiujare, en centoj da urboj ĉirkaŭ la mondo. Jane Walks instigas homojn konigi rakontojn pri siaj najbarejoj kaj najbaraĵoj, ekkoni la komunumojn ĉirkaŭ ili kaj uzi promenadon kiel manieron konekti kun siaj najbaroj..

Kiel omaĝo al Jacobs, la Fondaĵo Rockefeller, kiu disdonis al ŝi esplorsubvenciojn en la 1950-aj jaroj kaj 1960-aj jaroj, sciigis en februaro 2007 la ekestablo de Medalo laŭnome de Jane Jacobs, kiu estos aljuĝita al homoj kiuj faris signifan kontribuon al pensado en la kampo de urba dezajno, precipe en Novjorko. Ankaŭ la Kanada Instituto de Urbanismo aljuĝas la Jane Jacobs Lifetime Achievement Award al individuoj kies agadoj por la komunumo en kiu ili vivas kongruas kun la koncepto de Jacobs: sukcesaj grandurboj estas grandurboj kiuj metas la bonfarton de la loĝantoj en fokuson.

Verkaro (elektita)[redakti | redakti fonton]

  • The Death and Life of Great American Cities, Random House, New York 1961, ISBN 0-679-60047-7
  • The Economy of Cities, 1969, ISBN 0-394-70584-X
  • The Question of Separatism: Quebec and the Struggle over Sovereignty, Random House 1980, ISBN 978-1-926824-06-2
  • Cities and the Wealth of Nations, 1984, ISBN 0-394-72911-0
  • Systems of Survival: A Dialogue on the Moral Foundations of Commerce and Politics, 1992, ISBN 0-679-74816-4
  • The Nature of Economies, Random House, The Modern Library, New York 2000, ISBN 0-679-60340-9
  • Dark Age Ahead, 2004, ISBN 1-4000-6232-2

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Douglas, Martin, "Jane Jacobs, Urban Activist, Is Dead at 89", The New York Times, 26 April 2006.
  2. Jane Jacobs (en-US). Alirita 2020-03-11.
  3. The death and life of Jane Jacobs critiques (angle) (24 May 2011). Alirita 2020-03-11.
  4. Jacobs, Jane. The Death and Life of Great American Cities. “If self-government in the place is to work, underlying any float of population must be a continuity of people who have forged neighborhood networks. These networks are a city's irreplaceable social capital. Whenever the capital is lost, from whatever cause, the income from it disappears, never to return until and unless new capital is slowly and chancily accumulated.”.
  5. Laurence, Peter L.. (21 January 2016) Becoming Jane Jacobs. Philadelphia: University of Pennsylvania Press. ISBN 978-0-8122-4788-6. OCLC 911518358.
  6. Wainwright, Oliver, "Street fighter: how Jane Jacobs saved New York from Bulldozer Bob", The Guardian, 30 April 2017. (en-GB)
  7. (2011) “'This Board Has a Duty to Intervene': Challenging the Spadina Expressway through the Ontario Municipal Board, 1963-1971”, Urban History Review / Revue d'histoire urbaine 39 (2), p. 25–39. doi:10.7202/1003460ar. 
  8. "The places that mattered to Jane Jacobs".
  9. Urban Planning Has a Sexism Problem (angle). Arkivita el la originalo je 9 November 2021. Alirita 2020-01-22.
  10. . Jane Jacobs and the Power of Women Planners (angle). Arkivita el la originalo je 20 March 2014. Alirita 2020-01-22.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]