Saltu al enhavo

Jean-Baptiste Oudry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean-Baptiste Oudry
Persona informo
Naskiĝo 17-an de marto 1686 (1686-03-17)
en Parizo
Morto 30-an de aprilo 1755 (1755-04-30) (69-jaraĝa)
en Beauvais
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Académie de Saint-Luc (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Marie-Marguerite Oudry (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Jacques Charles Oudry (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
gravuristo per akvaforto
ilustristo
grafikartisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Still Life with Dead Game and Peaches in a Landscape
vdr
Gravuraĵo fare de Jean-Baptiste Oudry.

Jean-Baptiste OUDRY (n. la 17-an de marto 1686 en Parizo - m. la 3-an de aprilo 1755 en Beauvais) estis franca pentristo kaj gravuristo.

Oudry estis unue la lernanto de sia propra patro, kiu estis pentristo kaj gravuristo, kaj sekve laboris dum kvin jaroj en la ateliero de la portretisto Nicolas de Largillière. Li fariĝis membro de la pentrakademio de Parizo en 1719, kaj profesoro en 1743.

Jean-Baptiste Oudry pentris ĉefe portretojn je la komenco de sia kariero, kaj poste dediĉis pliajn verkojn al bestoj aŭ flaŭro. Li estis ekde 1725 la artdirektoro de la tapeto-manufakturo de Beauvais, antaŭ fariĝi la direktoro de la fama manufakturo Gobelin de Parizo en 1733.