Saltu al enhavo

Jiří Antonín Benda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jiří Antonín Benda
Naskiĝo 30-a de junio 1722
en Staré Benátky, Bohemio
Morto 6-a de novembro 1795
en Bad Köstritz, Saksio
Nacieco ĉeĥo
Sukcesis kiel klasikmuzika komponisto
Artista celigo melodramoj, kamerkomponaĵoj, operoj k.a.
Reprezentaj verkoj Ariadno en Nakso
Medea
Pigmaliono
Romeo kaj Julieta
Persona informo
Lingvoj germanaĉeĥa
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Hans Georg Benda (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj František Benda, Johann Georg Benda (en) Traduki, Joseph Benda (en) Traduki kaj Anna Františka Hatašová Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Friedrich Ludwig Benda (en) Traduki, Christian Hermann Benda, Justina Benda (en) Traduki, Heinrich Benda (en) Traduki, Carl Ernst Eberhard Benda (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto
pianisto
violonisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Jiří Antonín Benda (naskiĝis la 30-an de junio 1722 en Staré Benátky - mortis la 6-an de novembro 1795 en Bad Köstritz) estas ĉeĥa komponisto, elstara reprezentanto de muzika klasikismo, konsiderata kiel fondinto de la muzika formo melodramo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li studis ĉe piaristoj en Kosmonosy kaj kaj ĉe jezuitoj en Jičín. En 1742, surbaze de la invito de la prusa reĝo Frederiko la 2-a (Prusio), admiranto de lia frato František Benda, li transloĝiĝis al Berlino, kiel li fariĝis violonisto de la kortega kapelo. Inter 1750 kaj 1778 li estis kapelestro en kortego de la turingia duko Frederiko en Gotha. Finon de sia vivo li pasigis per vojaĝado kaj filozofiumado. Nemalinteresa estas la fakto, ke li estis framasonisto.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Sonatino en a minor

La ĉefa signifo de Benda konsistas en fako de melodramo, kies fondinto li estas. La ideon de melodramo li transprenis de J.J.Rousseau, sed kiel la unua li sukcese realiĝis ĝin (Ariadno en Nakso, Medea, Pigmaliono).

Li celis krei radikale novan muzikan dramon, bazitan sur drama vereco, direkte al plia realismo. Li klopodis drame esprimi tekston pere de muziko, li uzis tipajn motivojn, oftajn ŝanĝojn de tempo, takto kaj dinamikeco.

Siajn spertojn el drama fako li utiligis ankaŭ en siaj instrumentaj verkoj (30 simfonioj, koncertoj por ĉembalo, pli ol 100 kantatoj, operoj (Romeo kaj Julieta, Der Dorfmarkt - Vilaĝa foiro), kamerkomponaĵoj, pianosonatoj kaj scena muziko). Per siaj novismaj konceptoj li influis multajn aliajn artistojn (W.A.Mozart, Friedrich Schiller).

Kompaktdiskoj kun liaj verkoj estas daŭre eldonataj en diversaj landoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]