Saltu al enhavo

John Neville Keynes

El Vikipedio, la libera enciklopedio


John Neville Keynes
Persona informo
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1852 (1852-08-31)
en Salisbury
Morto 15-an de novembro 1949 (1949-11-15) (97-jaraĝa)
en Kembriĝo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Amersham Hall (en) Traduki
Universitato-Kolegio de Londono
Kolegio Pembroke Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro John Keynes (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Anna Maynard Neville (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Florence Ada Keynes (1880–nekonata valoro) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj John Maynard Keynes, Geoffrey Keynes, Margaret Neville Keynes Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo filozofo
ekonomikisto
esplor-instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

John Neville KEYNES (/ˈkeɪnz/; 31a de Aŭgusto 1852 – 15a de Novembro 1949) estis brita ekonomikisto kaj patro de pli fama ekonomikisto John Maynard Keynes.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta en Salisbury, Wiltshire, Keynes estis la filo de John Keynes (1805–1878) kaj de lia edzino Anna Maynard Neville (1821–1907). Li estis edukita en la lernejoj Amersham Hall, University College London kaj Pembroke College, Kembriĝo, kie li iĝis en 1876.[1] Li instruis Moralajn Sciencojn el 1883 ĝis 1911. Li estis elektita "Registrary" (registraristo) en 1910, kaj tenis tiun postenon ĝis 1925.

Li dividis ekonomikon en "pozitiva ekonomiko" (nome studo de kio estas kaj kiel funkcias ekonomio), "normativa ekonomiko" (nome studo de tio kio ĝi devus esti), kaj la "arto de ekonomiko" (aplikita ekonomiko). La arto de ekonomiko rilatas la lernadon en pozitiva ekonomiko al la normigaj celoj determinidtaj en normiga ekonomiko. Li klopodis sintezigi deduktajn kaj induktan raciigon kiel solvo al la "Methodenstreit". Liaj ĉefaj verkoj estis la jenaj:

En 1882 li edziĝis al Florence Ada Brown,[2] kiu estis poste urbestro de Kembriĝo. Ili havis du filojn kaj unu filinon:

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Keynes, John Neville (KNS872JN)". A Cambridge Alumni Database. University of Cambridge.
  2. (1907) “Keynes, John Neville”, Who's Who 59, p. 980–981.