Saltu al enhavo

Kadiri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kadiri
urbo en Barato
Administrado
Ŝtato  Barato
Subŝtato Andra-Pradeŝo
Poŝtkodo 515591
Demografio
Loĝantaro 89 429  (2011) [+]
Loĝdenso 3 456 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 6′ N, 78° 10′ O (mapo)14.10878.161 [+]
Alto 504 m [+]
Areo 25,88 km² (2 588 ha) [+]
Horzono UTC + 05:30
Kadiri (Andra-Pradeŝo)
Kadiri (Andra-Pradeŝo)
DEC
Situo de Kadiri
Kadiri (Barato)
Kadiri (Barato)
DEC
Situo de Kadiri

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kadiri [+]
vdr

Kadiri (telugue కదిరి) estas urbego, municipo en suda Barato, en subŝtato Andra-Pradeŝo, en distrikto Sri Sathya Sai.

ĉefa pordega turo de la loka templo

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 89 429 loĝantoj sur areo de 25,88 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 456 loĝantoj/km². La legopovo estas preskaŭ 71%.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kadiri etendiĝas en montaro en alteco de 504 metrojn de la marnivelo. Distrikta sidejo Puttaparthi troviĝas 44, Dharmavaram (Sri Sathya Sai) 59, Tadipatri 65, Madanapalle 73, Hindupur 79, Kadapa (urbo) 81, Proddatur 82, Ĉitradurga 191, subŝtata ĉefurbo Amaravatio 364, Mumbajo 785, Kolkato 1428, tutlanda ĉefurbo Delhio 1617 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum dominado de britoj la areo apartenis administre al Kadapa, depost 1910 al Anantapuramu. Kadiri akiris municipan (3-agradan) rajton en 1964, 2-agradan en 1999. La distrikto Sri Sathya Sai estis formita en 2022.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĉe Kadiri la agrikulturo estas malriĉa pro la nesufiĉa pluvokanto kaj manko de riveroj. Eĉ problemas la trinkakvo. Oni ekspluatas la subteran akvon, sed baldaŭ la subtera akvonivelo malaltiĝis. La urbego estas konata pro ĝiaj jasmenoj kaj safranaj floroj, ili estas vendataj en la subŝtato. Aliaj kultivaĵoj estas tabakoj, kotonoj, arakidoj, sunfloroj, mustardoj kaj sukerkanoj.

Edukado[redakti | redakti fonton]

En Kadiri agrikultura instituto funkcias. La instrua lingvo estas la telugua, pli malofte la urdua.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La telugua estas la oficiala kaj vaste parolata lingvo.

Religio[redakti | redakti fonton]

Preskaŭ 54% de la populacio estas hinduoj, proksimume 44% estas islamanoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Kadiri situas en semi-arida klimato kun influo de musonoj. La meza jara pluvo estas ĉirkaŭ 600 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 34 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Kadiri situas laŭ fervoja linio inter Dharmavaram-Ĉittur konstruita en 1891. Al a urbego 5 vojoj kuras. La plej proksima flughaveno estas ĉe Puttaparthi.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans