Saltu al enhavo

Kaja Kallas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaja Kallas
ĉefministro de Estonio
Persona informo
Kaja Kallas
Naskiĝo 18-an de junio 1977 (1977-06-18) (46-jaraĝa)
en Talino, Estona Soveta Socialisma Respubliko
Religio agnostikismo vd
Lingvoj estonaanglafrancarusafinna vd
Ŝtataneco Estonio
Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Estonian Business School (en) Traduki (2007–2010)
Universitato de Tartu (1995–1999)
Tallinn English College (en) Traduki (1992–1995)
Tallinn Lilleküla Gymnasium (en) Traduki (1984–1992)
Lawrence University (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Estona Reforma Partio (2011–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Siim Kallas Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Kristi Kallas (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Arvo Hallik (en) Traduki (2018–)
Taavi Veskimägi (en) Traduki (2011–2014)
Roomet Leiger (en) Traduki (2003–2006) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
advokato
business undergraduate (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en StrasburgoBruseloTalino vd
En TTT Oficiala retejo vd
membro de Riigikogu
Dum 20112014
EU-Parlamentano
por  Estonio
Dum 2018
ĉefministro de Estonio
Dum 2021
Antaŭulo Jüri Ratas
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kaja KALLAS (naskiĝis la  18-an de junio 1977(nun 1977-06-18) en Talino, Estonio) estas estona advokato, politikistino, ano kaj gvidantino de la Estona Reforma Partio ekde 2018, unua virino estante ĉefministro de Estonio ekde la 26-a de januaro 2021. Ŝi estis ankaŭ iama membro de la Eŭropa Parlamento de 2014 ĝis 2018.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Kallas naskiĝis en Talin la 18-an de junio 1977. Ŝia patro Siim Kallas estas iama ĉefministro de Estonio.  Ŝia patrino, estinte sesjara, estis deportita fare de Sovetunio dum ĝia okupo de la baltaj ŝtatoj en 1940.

Kallas studentiĝis ĉe la Universitato de Tartu en 1999 kun bakalaŭro en juroscienco. Ŝi loĝis en Francio kaj Finnlando dum mallonga tempo por ke ŝi povu studi eŭropan juron. En 2007 ŝi iris al la Estona Komerca Lernejo kie ŝi akiris diplomon de Executive Master of Business Administration (EMBA) en 2010.

Parlamento de Estonio[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis deputito ĉe la Parlamento de Estonio, Riigikogu, inter 2011 kaj 2014. Post la naciaj parlamentaj balotoj de marto 2019 ŝi sensukcese provis formi registaron, kaj finfine sukcesis en januaro 2021 per koalicio kun la Estonia Centra Partio. Ŝia politiko ekde la fino de 2021 estas laŭeble forta subteno al Ukrainio. Estonio finance plej subtenas la registaron de Ukrainio, kalkulante po homo. La naciaj parlamentaj balotoj de la 5-a de marto 2023 konfirmis la subtenon al la Estonia Centra Partio kaj al Kaja Kallas, per 31,24 % de ĉiuj voĉoj kaj sekve 37 anstataŭ la antaŭe 34 membroj en la parlamento de Estonio, kiu sume havas 101 membrojn.

Eŭropa Parlamento[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis ankaŭ iama membro de la Eŭropa Parlamento kiel parto de la Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo (2014-2018). En la Eŭropa Parlamento, Kallas estis aktivis en pluraj komisionoj kiuj okupiĝis pri entreprenoj, energio kaj protekto de la konsumantoj. Kallas estis membro de la Intergrupo de la Eŭropa Parlamento pri la Cifereca Tagordo kaj estis ankaŭ vicprezidanto de la Junulara Intergrupo.

Eksterlanda politiko[redakti | redakti fonton]

Dum la 2021-2022 rus-ukrainia krizo, Kallas diris ke la tergasdukto Nord Stream 2 estis " geopolitika kaj ne ekonomia projekto" kaj volis ke la duktoprojekto finiĝu. Ŝi ankaŭ diris ke la uzo de rusa tergaso estis granda politika problemo en EU[1].

En februaro 2023, Kallas estis menciita kiel ebla kandidato por anstataŭigi la ĝeneralan sekretarion de NATO Jens Stoltenberg[2].

Kallas estas la unua registarestro kiu troviĝas sur la arestordona listo de Rusio pro tio ke ŝi lasis forpreni la sovetiajn militmonumentojn en Estonio[3].

Krom ŝia denaska lingvo, la estona, Kallas regas la anglan, la rusan kaj la francan[4].

Finna ĉefministro Sanna Marin renkontas la estonian ĉefministron Kaja Kallas en Helsinki

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Patrick Wintour, "'Putin only understands strength': Estonian PM on Ukraine tensions". The Guardian. la 28-an de januaro 2022, arkivite la 19-an de decembro 2023.
  2. (en) Vohra, Anchal, "The Race Is on to Be NATO'S Next Chief". Foreign Policy, la 13-an de februaro 2023, arkivite la 15-an de februaro 2023.
  3. "Kallas on Russia's Wanted List: This Is a Standard Scare Tactic"(Kallas sur la dezirata listo de Rusio: tio estas norma timiga taktiko), ERR News. la 13-an de februaro 2024, alirite la 13-an de februaro 2024 .
  4. (fr) "Kõne üritusel "La Journée de la Femme Digitale" Kaja Kallas, la 16-an de marto 2016, alirite la 1-an de decembro 2022.