Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Kalia klorido estas halogenida neorganika salo de kalio kaj kloro, senkolora, senodora, blanka aŭ vitra solidaĵo, facile solvebla en akvo kies solvaĵoj estas salgustaj. Kalia klorido uzatas tiel kiel sterko en agrikulturo, en farmakologio, medicino kaj nutroprocezado.
Ĝi povas esti uzata tiam kiam la niveloj de kalio en la sango malaltiĝas (hipokalemio) post longedaŭra malsano akompanada per vomado kaj diareo. Gravaj flankaj efikoj de kalio inkluzivas malregulan korbaton, senkuraĝigan senton, muskolan malfortecon, fortan stomakdoloron, kaj ŝveligon de manoj, piedoj aŭ buŝo.
En naturo, kalia klorido okazas kiel la mineralo silvito, kaj tiam kiam kombinita kun natria klorido tiel kiel silvinito. Kvantoj superaj al 3.75 g/kg estas danĝeraj al sano.