Saltu al enhavo

Kleopatro Seleneo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kleopatra (regantoj)
Kleopatro Seleneo
Persona informo
Naskiĝo
en Aleksandrio
Morto 30-an de novembro 2004 (2004-11-30)
en Ĉerĉelo
Tombo Royal Mausoleum of Mauretania (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj antikva greka vd
Familio
Dinastio ptolemea dinastio vd
Patro Marko Antonio Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Kleopatro Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Antonia (en) Traduki, Marcus Antonius Antyllus (en) Traduki, Iullus Antonius (en) Traduki, Antonia la plej Aĝa, Antonia la Juna, Alexander Helios (en) Traduki, Ptolemeo Filadelfo kaj Cezariono Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Juba la 2-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Ptolemeo de Maŭritanio, Julia of Mauretania (en) Traduki, Cleopatra of Mauretania (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo monarko Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Reĝlando Maŭritanio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kleopatra Seleneo, signata ankaŭ Kleopatra Seleneo la 2-aKleopatra la 8-a (greke Κλεοπάτρα Σελήνη), (la 25-an de decembro -40, mortinta en 6 p.K.) estis Ptolemea princino, unusola filino de egiptia reĝino Kleopatra la 7-a kaj romia armeestro Marko Antonio, ĝemelo de princo Aleksandro Helio kaj pli aĝa fratino de Ptolemaio Filadelfo.

Ŝia dua nomo en la antikva greka lingvo signifas "luno", ĝi estas kontraŭo de la dua nomo de ŝia frato-ĝemelo: Helio, kio signifas "suno". Kleopatra naskiĝis, vivis kaj estis bone edukata en Aleksandrio en Egiptio. Ŝi edziniĝis al la numidia reĝo Jubo la 2-a. Kune kun li ŝi regis Numidion ĝis kiam ili devis fuĝi de tie, ĉar al la Numidianoj ne plaĉis ilia politiko de romiigo.

Post morto de siaj fratoj ŝi estis la lasta vivanta familianino de la Ptolemea dinastio. Kiam romianoj estrataj de Oktaviano/Aŭgusto kaj de lia konsulo Marko Agripo konkeris Egiption, estis Seleno kaj Aleksandro forveturigitaj Romon, kie vivis ĉe la kortego de la imperiestro.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kleopatra Seléné en la ĉeĥa Vikipedio.