Saltu al enhavo

Kuniaki Koiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kuniaki Koiso kiel Ĝenerala Guberniestro de Koreio​.
Kuniaki Koiso
Persona informo
小磯 國昭
Naskiĝo 22-an de marto 1880 (1880-03-22)
en Ucunomija
Morto 3-an de novembro 1950 (1950-11-03) (70-jaraĝa)
en Sugamo Prison, Tokio,  Japanio
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Ezofaga kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Aoyama Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio ŝintoo vd
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Terarmea Akademio de la Japana Imperio
Terarmea Universitato de Japana Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Asocio por Helpado de Imperia Regado Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Kuniaki Koiso
Familio
Patro Koiso Susumu (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Kaoruko Koiso (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo politikisto
militisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1900–1938 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kuniaki Koiso (小磯 國昭 Koiso Kuniaki, 22an de marto, 1880 – 3an de novembro, 1950) estis japana generalo en la Imperia Japana Armeo, Ĝenerala Guberniestro de Koreio kaj 28a Ĉefministro de Japanio el la 22a de julio, 1944, al la 7a de aprilo, 1945. Li estis akuzita pro militkrimo kaj kondamnita al porviva enprizonigo.

La 18an de julio 1944 la generalo Hideki Tojo rezignis kiel ĉefministro de la japana registaro ĉar la malvenkoj de la japanaj militfortoj plue pliiĝis. La imperiestro Hirohito petis la Generalon Kuniaki Koiso formi novan registaron.

Dum la regotempo de Koiso en la posteno, la japanaj fortoj estis tro multe venkitaj en ĉiuj frontoj fare de Aliancanoj. Dum ioma tempo, Koiso konsideris la eblon pacigi, sed li ne povis trovi solvon kiu kontentigu kaj la japanan militistaron kaj la Aliancanojn. Lasita je malgranda elekteblo li pluigis la militklopodojn, kaj Koiso intencis etendi sian povon super la armeo per havigo de la posteno de Militministro konkurence kun tiu de Ĉefministro, sed li ne kapablis fari tion legitime ĉar li estis en la rezervo. Koiso rezignis en aprilo 1945 kiam la usonanoj invadis Okinavon kaj liaj petoj esti inkludita en la militaj decidoj estis malakceptitaj.

Bibliotekoj[redakti | redakti fonton]

  • Frank, Richard B. (2001). Downfall: The End of the Imperial Japanese Empire. Penguin. ISBN 0-14-100146-1.
  • Maga, Timothy P. (2001). Judgment at Tokyo: The Japanese War Crimes Trials. University Press of Kentucky. ISBN 0-8131-2177-9.
  • Pratt, Keith (2007). Everlasting Flower: A History of Korea. Reaktion Books. ISBN 1-86189-335-3.
  • Toland, John (2003). The Rising Sun: The Decline and Fall of the Japanese Empire, 1936–1945. Modern Library. ISBN 0-8129-6858-1.