La Nigra Spartako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La Nigra Spartako
La Nigra Spartako
La Nigra Spartako
Aŭtoro Geraldo Mattos
Eldonjaro 1955
Urbo Kuritibo
Eldoninto Esperantista Libro-Instituto
Paĝoj 76
vdr

La Nigra Spartako [1] estas novelo originale verkita en Esperanto fare de Geraldo Mattos.

La verko aperis 76-paĝe en la jaro 1955 en Kuritibo, eldonita de Esperantista Libro-Instituto. Dua, 56-paĝa eldono estas realigita de Fonto el Ŝapekoo, en 1986.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La novelo havas kiel scenejon brazilan kolonian periodon. La proza stilo intence intertekstumas kun tiu de historia kroniko, laŭ la tradicio, kiu en la romantikismo de Brazilo inaŭguris José de Alencar [ĵuze' alenkar']. Tamen Alencar, pro siatempaj kuntekstaj kialoj, nur reliefigis en siaj historiaj romanoj la koloniistan portugalanon kaj la brazilan indiĝenon, ne la nigran sklavon. Do La Nigra Spartako plenigas la ĝenerale preterlasitan temon pri la tragedio de la amaso da homoj perforte forŝiritaj de Afriko, la makulo de la brazila sklaveco, kiu finiĝis nur en la jaro 1888. La heroo estas la nigra reĝo Kam Golo, kiu provis starigi afrikan vilaĝan regneton en brazila teritorio. La projekto de Kam Golo fiaskas, detruita de la sklavisma perforto, laŭ kiu nigra libera komunumo, la tiel nomata kilombo, ne estas ebla. Sed novaj generacioj sekvus la imitindan afrikan reĝon.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La Curitibaj samideanoj kuraĝe alpaŝas per sia ĵus fondita Esperantista libroinstituto, kun la celo eldoni kvar librojn dumjare, faciligante al ĝiaj membroj la publikigon de iliaj originalaj verkoj, kio montras ke, spirite kaj materie, la Curitibaj esperantistoj sin trovas, krom en prospera ŝtato, ankaŭ en prospera stato.

La unua numero, de ĉi tiu beletra serio da libroj, estas "La Nigra Spartako", de unu el niaj plej elstaraj verkistoj de la nova kontingento sur la Nova Kontinento. La libro traktas pri eposo de la Brazila historio, ĉe la kliniĝo de la deksepa jarcento, en plena apogeo do la sklavokomerco inter Afriko kaj Brazilo. Jen konciza resumo de la drameca temo: En la densaj arbaroj afrikaj, la naivaj primitivuloj akceptas ĝentile la sklavokomercistojn, kiuj, reage aŭ repage, forrabas iliajn plej fortajn virojn porsklavoj, kaj iliajn plej belajn virinojn por konkubinoj. Sur la sklavoŝipoj, la mizeraj kaptitoj, katenitaj, vipitaj, estas ĵetataj en malsekajn holdojn, kvazaŭ faskoj da branĉoj; kaj multfoje ilia sola venĝo estas morti pro patrolanda sopiro, kiu igas multajn eksalti en la maron, aii perei kun la tuta veturantaro, dronigante la ŝipon. La postvivantoj ne imagas la tutan nigran kadron de sia posta kalvario, car tiuokaze, ili ĉiuj serĉus en la morto sian liberiĝon. Sub la tropikoj de Brazilo, la nigruloj ne nur estas vendataj en la sklavovendejoj, sed disigataj ankaŭ de siaj samfamilianoj, kaj vana estas ilia petego, ne malkunigi tiujn, kiujn la amo kunligis... Sur ĉi tiu fono de kaptiteco kaj sklaveco elvolviĝas la aventuro de du eksliberaj gefiloj de ia kruda Naturo, Mariana kaj Kani Golo, la potenca reĝo de negra popoleto, kiu ne bedaŭras iri propravole en la jugon de nigranimaj blankuloj, se nur li fariĝas la mastro de la koro de la bela mulatino, ĉar en la sklaveco la amo faras lin libera. Nur kiam lia posedanto decidas vendi lian infanon, Kara Golo ribelas; kaj, rifuzante en montaron, li fondas vilaĝon, rifuĝejon de forkurintaj negroj por kiuj Kani Golo fariĝas simbolo de la kolora raso, pro kies emancipado, la Nigra Spartako mortas batalante, kune kun siaj funde amataj edzino kaj filo. Ni deziras al niaj Curitibaj amikoj grandan sukceson en la realigado de ilia laŭdinda entrepreno. La unua ekpaso kun bona aŭtoro, bona legaĵo, bona papero, kaj bonaj preso kaj prezo, aŭguras feliĉan rezultaton. Tam en, ni permesas al ni sugesti la iniciatemajn fondintojn de Esperantista Libro-Instituto, ke se ili

ne povus publikigi ĉiujn kvar librojn ĉiujare, ke ili publikigu laŭeble, ĉar pli bone fleksiĝi ol rompiĝi. 
— Ricardo Quile. Boletín n101 (maj 1957)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. tiele literumita ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, paĝo 283, ISBN 978 1 59569 090 6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]