Saltu al enhavo

La urboplaco de Loket

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La urboplaco de Loket
strato, placo [+]

LandoĈeĥio

SituoLoket
- koordinatoj50° 11′ 10″ N, 12° 45′ 14″ O (mapo)50.186052053512.7540274538Koordinatoj: 50° 11′ 10″ N, 12° 45′ 14″ O (mapo)
Poŝtkodo357 33 [+]

La urboplaco de Loket (Ĉeĥio)
La urboplaco de Loket (Ĉeĥio)
DEC
Map
La urboplaco de Loket
Vikimedia Komunejo:  T. G. Masaryka (Loket) [+]
vdr
La urboplaco de Loket

La urboplaco de Loket longforma estas centro de 1a urbo sub la burgo. Ĝi estas centro de la urba rezervejo. Ĉi tie estas konservitaj belaj burĝaj domoj, en subtereno signife gotikaj; en la supraj etaĝoj manifestiĝas renesancaj kaj barokaj rekonstruaĵoj.

Meze de la urboplaco staras interesa Pesta Kolono. Ĝi estas barokstila kolono de la "Plej Sankta Triunuo"—mallonge nomata "Triunuo". La Triunua Kolono estis konstruita en la jaro 1719 laŭ projekto de Oswald J. Wenda de Žlutice, ĉar antaŭe dum la 30-jara milito la urbon dufoje trafis epidemio de pesto. La konstruan kaj ŝtonskulptajn elementojn fabrikis lokaj ŝtonskulptistoj Martin kaj Sebastiano Lambach. Kelkaj fontoj asertas, ke aŭtoro de la kolono estis Jokiano Karolo Stülp.

La centra parto estas ornamita per skulptaĵo de la sanktuloj - de la lokaj patronoj kun figuroj de tri arkianĝeloj (skulptaĵoj de Sanktaj: Venceslao, Sebastiano, Johano Baptisto).

La Triunua kolono estas 15 m alta. Menciindaj estas la ŝton-skulptitaj ornamaĵoj - sur unu el la malsupraj partoj estas urboblazono kaj prezo de 104.000 florentoj por ĝia konstruo.

Sur la placo post la Triunua Kolono staras frubaroka domo - loka dominaĵo de la placo: la urbestra domo kun antaŭkonstruita turo. La urbestra domo estis konstruita fine de la 17-a jarcento (1682-1686). Ĝin projektis kaj konstruis Abrahamo Leuthner el la urbo Cheb. En la jaro 1686 la turo ricevis la horloĝon kaj la novan urboblazonon de la ŝtonskulptisto A. Zeittler el la urbo Teplá. La urboblazono estis lokita super la enirejo – la jarindiko koncernas finan jaron de la konstruo.

Rigardante sudokcidenten de la placmezo, videblas malantaŭ la urbestra domo la domoj N-roj 2 kaj 3:

La domo numero 2 - inter la urbestra domo kaj eksa regiona oficejo - estis konstruita en stilo de romantika angla gotiko kun tudor-stila portalo de la enirejo sur loko de pli malnovaj domoj kun frontonoj. El la domoj restis konservitaj gotikaj volbitaj keloj.

Eksa regiona oficejo - numero 3 - konstruita en la jaro 1835 sur mezepokaj keloj de tri eksaj domoj kun triangulaj lignomasonitaj frontonoj - nuntempe Industria Maŝina Mezlernejo.

La barokstila urbestreja bloko, konservita ĝis hodiaŭ, konsistas el duetaĝa ĉefa domo (al kies frontono la turo estis alkonstruita) kaj el neregula malantaŭa unuetaĝa alo. Ĝi estas reprezenta memoraĵo de ĉeĥa burĝa frubaroka arkitekturo el fino de la 17-a jarcento.

En la suda fronto de la placo staras hotelo Blanka Ĉevalo (numero 109). La domo estis senteme rekonstruita en la jaro 1899. Ĝi estis memorinda pro kelkfoja restado de la poeto J. W. Goethe, ofta gasto en Loket. En ĉirkaŭaĵo li kolektadis mineral-ŝtonojn kaj kelkfoje pentris pitoreskan vidon de la burgo. La memor-tabulo sur la fronto memorigas liajn vizitojn.

Lia unua vizito datiĝas la 1-an de julio 1807 - tiam Goethe skribis en letero al sia amiko, ke Loket estas belega urbeto, fakta juvelo por pejzaĝ-pentristoj. Lastan fojon li venis la 28-an de aŭgusto 1823 kaj tiam li festis sian 74-jariĝon en la ĝardena restoracio de Blanka Ĉevalo.

Unurela Fervoja Trako de Loket konstruita en la jaro 1877, estis tre signifa por plivigligo kaj alireblo de la urbeto. Ĝi estis ligita al la ĉefa fervojo Karlovy Vary - Cheb kaj kunigis la urbojn Chodov, Loket, Bečov nad Teplou kaj Teplá. La fervojo tuŝis la urbokernon nur ĉe la mallarĝa istmo, kie ĝi iris sub la ŝoseo tra la tunelo sur loko de eksa fosaĵo.

En la 19-a jarcento Loket ĉesis esti regiona urbo kaj sidejo de la regionaj oficoj.

Mirinda romantika kaj nealirebla pejzaĝo de la ĉirkaŭaĵo malhelpis pluan disvolvon de la industrio kaj la ekonomia aktivado translokiĝis al la karbominejoj. En Loket restis nur distrikta oficejo, mineja kaj distrikta juĝejo. La loĝantaro laboris precipe en la porcelan-fabriko aŭ en fabriko de vitro kaj kemiaĵoj.

La 19-a kaj komenco de la 20-a jarcento alportis vicon da nesentemaj rompoj de la konstruado kaj por la historia parto kun multaj memoraj kaj plastikaj valoraĵoj ili signifis certan cedon. La historia domfonduso dum la dua mondmilito tre kadukiĝis. Post la jaro 1949 la distrikta ofico en Loket estis nuligita, la burgo ĉesis servi kiel aresto kaj ties objektoj estis transdonitaj al la muzeo.

En la jaro 1950 la historia kerno de la urbo estis deklarita urba memora rezervejo kaj komenciĝis ĝia planita resanigo kaj laŭvica renovigado.

La historia urbeto kaj la burgo troviĝas en belega pejzaĝo - la tuta ĉirkaŭaĵo apartenas al protektata natura regiona Slavkov-Arbaro - proklamita en la jaro 1974 - kun apudaj partoj de Teplá-ebenaĵ-o kaj eniĝas en partojn de la distriktoj Cheb, Karlovy Vary, Sokolov kaj Tachov. En la regiono estas ampleksaj arbaroj kun raraj kreskaĵoj kaj kun 135 elfluejoj de Ia mineral-akvoj.