Lauritsala [lauritsala] estas eksa kampurbo de Finnlando. Ĝi estis fondita en 1932, kiam ĝi estis distingita el Lappee. Ĝi estis ligita al Lappeenranta en la komenco de jaro 1967 kaj nun situas en la provincoSuda Karelio. La 31-an de decembro 1966 Lauritsala havis 12 965 loĝantojn. Ĝia terareo estis 24.7 km². Nuna urboparto Lauritsala ne inkludas tute areon de la eksa kampurbo: En la eksa kampurba areo situas ekzemple paperfabriko kaj parto de la Saimaa-kanalo. La kampurbo Lauritsala apartenis al Gubernio Kymi.