Saltu al enhavo

Lucas Hernández

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Théo Hernandez.
Lucas Hernández
Persona informo
Naskonomo Lucas François Bernard Hernandez
Naskiĝo 14-an de februaro 1996 (1996-02-14) (28-jaraĝa)
en Marsejlo, Bouches-du-Rhône,  Francio
Lingvoj francahispana
Ŝtataneco Francio
Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Jean-François Hernandez (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Théo Hernandez Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Lucas Hernández estas franca futbalisto. Li naskiĝis la  14-an de februaro 1996(nun 1996-02-14) en Marsejlo, do nun estas 28-jara. Naskiĝinta en Francio, kie lia patro tiutempe estis profesia futbalisto por la klubo Olympique de Marseille, li translokiĝis al Hispanio en la aĝo de kvar jaroj kaj sekve poste parolis france kun iometa hispana akĉento.

Ekde la jaro 2018 li estas membro de la franca nacia teamo de futbalo, post kiam antaŭe li jam ludis en la naciaj teamoj de sub-16-, sub-18- ĝis sub-21-jaruloj. Kadre de ĝi li interalie kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio, matĉe li tie rekoneblis per la numero "21" - same en la Futbala Mondpokalo 2022.