Lucas Yassumura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Lucas Yassumura
Persona informo
vdr

Lucas YASSUMURA (naskiĝis 1969; mortis la 24-a de marto 2013) advokato, publika funkciulo, oficiala tradukisto, instruisto de la angla kaj la hispana kaj radio-parolisto, estis brazila esperantisto en la urbo Jundiai en la fino dum la 20-a kaj komenco de 21-a jarcento. Li gvidis kursojn de Esperanto.

Li, denaska portugalparolanto, lernis la japanan kaj la italan de siaj geavoj kaj 12-jaraĝa li eklernis Esperanton. Kreinto de la programo Parolu, Mondo!, dissendita de Radio Boa Nova, li estis ankaŭ komisiito de UEA por la Terminologia Esperanto-Centro.