Mšeno nad Nisou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mšeno nad Nisou
germane Grünwald
urba parto
Vido al valbaraĵo kaj konstruareo en Mšeno
Oficiala nomo: Mšeno nad Nisou
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Jablonec nad Nisou
Administra municipo Jablonec nad Nisou
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Jizera montaro
Akva rezervujo Akva rezervujo Mšeno
Domoj 610 2011
Rivero Bílá Nisa
Situo Mšeno nad Nisou
 - koordinatoj 50° 44′ 31″ N 15° 10′ 03″ O / 50.74194 °N, 15.16750 °O / 50.74194; 15.16750 (mapo)
Katastro 6,19 km² (619 ha) Mšeno nad Nisou
Loĝantaro 8 428 (2021)
Denseco 1 361,55 loĝ./km²
Baseno Ĵitava baseno
Fondo 1548
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 466 04
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Katastraj teritorioj de Jablonec nad Nisou
Katastraj teritorioj de Jablonec nad Nisou
Katastraj teritorioj de Jablonec nad Nisou
Vikimedia Komunejo: Mšeno nad Nisou
Portalo pri Ĉeĥio

Mšeno nad Nisou (germane Grünwald) estas parto de urbo Jablonec nad Nisou en distrikto Jablonec nad Nisou en Ĉeĥio. Ĝi situas en ĝia nordorienta rando. En la jaro 2011 estis ĉi tie registritaj 610 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 8 428 loĝantoj.

Mšeno nad Nisou estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 6,19 km². Parto de la katastra teritorio Mšeno nad Nisou liganta al la norda radno de katastra teritorio Jablonecké Paseky (regiono de stratoj Tichá, U Lesa, Jindřichovská, Pod Lesem ĝis strato Podhorská ulice) apartenas al loka parto Jablonecké Paseky. La loka parto Jablonecké Paseky tiel dividas en du partojn la lokan parton Mšeno nad Nisou kaj el regiono ĉirkaŭ stratoj Lučanská, Zahradní kaj Konečná tiel faras eksklavon de la loka parto Mšeno nad Nisou, kvankam la katastra teritorio Mšeno nad Nisou estas koneksa.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de La plej sankta Triunuo
Valbaraĵo kaj loĝdomaro

La komenco de vilaĝo tuŝas ĝis la jaro 1548, kiam estis fondita en tiu ĉi regiono vitrofareja gisejo[1]. La pli malgranda vilaĝo Mšeno fariĝis nur post la jaro 1635. Fine de la 18-a jarcento estis konstruita kapelo de sankta Anna (1780), en la sama tempo okazis evoluo de vitrofareja kaj teksa industrioj. En majo de 1900 la municipo estis kunigita kun Jablonec kaj Rýnovice per eletra fervojo. En la jaro 1910 estis fiinita mŝena rezervujo. Ekde la jaro 1912 Mšeno estis kampurbo.

En la jaro 1962 Mšeno estis unuigita kun Jablonec nad Nisou. Komence de la 1980-aj jaroj la malnova Mšeno estis detruita kaj sur ĝia loko elkreskis la plej granda jabloneca loĝdomaro.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 161
18801 214
18901 793
19002 383
19103 181
19212 812
JaroLoĝantoj
19303 954
19502 279
19612 375
19702 605
19804 538
199110 427
JaroLoĝantoj
20019 833
20118 687
20218 428

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de La plej sankta Triunuo – romkatolika preĝejo
  • Kapelo de sankta Anna

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Protetata kverko en Mšeno

Mšeno apartenas inter la plej grandaj kvartaloj de Jablonec nad Nisou kun preskaŭ 10 mil da loĝantoj. Apud la loĝdomaro ĝi plenumas ankaŭ funkcion sporte-refreŝigejan. Signifa estas en tiu ĉi regiono jam menciita mŝena valbaraĵo kun kvalitaj kondiĉoj por someraj sportoj kaj baniĝado. En proksima Břízky situas sporta areo (futbalo, teniso, skvaŝo, skikurado, biatlono) kun hotelo. Proksime de rivero Bílá Nisa troveblas pluaj granda sporta areo (futbalo, basbalo), kiun oni senĉese disvastigas. Proksime de la kvartalo situas ankoraŭ jabloneca urba sporta ĉambrego kaj naĝista stadiono.

Mšeno situas sur rando de PPR Jizera montaro. Proksime de strato Palackého ulice kreskas du protektataj arboj: acero (Acer pseudoplatanus) kaj kverko (Quercus robur).

En la kvartalo situas kvar el naŭ jablonecaj superbazaroj.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Antaŭe Mšeno situis en reto de jablonecaj tramoj, post ĝia nuligo en la jaro 1965 ĉi tien nun alveturas nur aŭtobusoj de Transporta entrepreno de urboj Liberec kaj Jablonec nad Nisou.

Referencoj[redakti | redakti fonton]