Saltu al enhavo

Marko Antonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Marcus Antonius)
Marko Antonio
Persona informo
M.Antonius M.f.M.n.
Naskiĝo ĉirkaŭ 83
en Romo, Romia respubliko
Morto 1-a de aŭgusto 30 a.K.
en Aleksandrio, Ptolemea Egiptio
Mortis pro Sinmortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Marcus Antonius (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Julia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Antonia (en) Traduki, Gaius Antonius (en) Traduki kaj Lucio Antonio Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Antonia Hybrida Minor (en) Traduki (dekjaro de 50 a. K.–46 a. K.)
Fulvia (45 a. K.–40 a. K.)
Oktavia la pli juna (40 a. K.–32 a. K.)
Kleopatro (32 a. K.–30 a. K.)
Fadia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Volumnia Cytheris (en) Traduki
Glaphyra (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Antonia (en) Traduki
 ( Antonia Hybrida Minor (en) Traduki)
Alexander Helios (en) Traduki
 ( Kleopatro)
Antonia la plej Aĝa
 ( Oktavia la pli juna)
Antonia la Juna
 ( Oktavia la pli juna)
Kleopatro Seleneo
 ( Kleopatro)
Marcus Antonius Antyllus (en) Traduki
 ( Fulvia)
Iullus Antonius (en) Traduki
 ( Fulvia)
Ptolemeo Filadelfo
 ( Kleopatro) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo Romia politikisto
Ancient Roman military personnel (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marko Antonio (latine: Marcus Antonius, ĉirkaŭ 831-a de aŭgusto 30 a.K.) estis romia generalo, kiu estis parto de la dua triumviraro. Li batalis kontraŭ la respublikanoj kune kun Julio Cezaro kaj Oktavio en la finaj tagoj de la Romia Respubliko. Sed post kiam la respublikanoj estis fine venkitaj en la Batalo de Filipio, li luktis kontraŭ Oktavio pri la imperio mem. Kvankam Antonio klare estis pli bona generalo ol Oktavio, lia pasia amoro por Kleopatra tordis liajn juĝon kaj agojn, kaj li estis fine venkita de Oktavio en la marbatalo de Aktio.

Antonio unuafoje renkontis Kleopatran en -41 kaj edzinigis ŝin en -37.

Antonio diris, ke Herkulo estis lia praulo kaj Bakĥo lia modelo. Kaj Antonio ja estis diboĉa en paco, sed en milito estis virta kaj, post la morto de Julio Cezaro, la plej bona generalo de Romio. Li partoprenis en la tri decidigaj bataloj de sia tempo: Farsalo (-48) kun Julio Cezaro kontraŭ Pompeo, Filipio (-42) kun Oktavio kontraŭ Marko Bruto kaj Aktio (-31) kun Kleopatra kontraŭ Oktavio. Li estis venkita nur en la lasta.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]