Saltu al enhavo

Marie von Ebner-Eschenbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marie von Ebner-Eschenbach
Persona informo
Marie Ebner von Eschenbach
Naskonomo Marie Dubský von Třebomyslice
Naskiĝo 13-an de septembro 1830 (1830-09-13)
en Schloss Zdislawitz
Morto 12-an de marto 1916 (1916-03-12) (85-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Zdislavice (Troubky-Zdislavice) Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Cislajtio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Graf Franz Dubsky (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Adolf Dubský z Třebomyslic (en) Traduki kaj Viktor Dubský von Třebomyslice (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Moritz von Ebner-Eschenbach (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
prozisto
dramaturgo
romanisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Germanlingva literaturo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Zdislavice (Troubky-Zdislavice) vd
Verkado
Verkoj The Child of the Parish vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marie VON EBNER-ESCHENBACH, grafino Dubská, aŭ plennome: Marie Freifrau von Ebner-Eschenbach (naskiĝis la 13-an de septembro 1830 en Zdislavice; mortis la 12-an de marto 1916 en Vieno) estis aŭstra verkistino. Ŝi estis dufoje nomumita por Nobel-premio pri literaturo.

Marie von Ebner-Eschenbach naskiĝis en la kastelo Zdislavice. Ŝiaj antaŭuloj estis ĉeĥaj nobeloj. Post sia edziniĝo al Moritz Freiherr von Ebner-Eschenbach ŝi transloĝiĝis al Vieno, kie ŝi konatiĝis interalie kun la verkistoj Friedrich Hebbel kaj Franz Grillparzer.

La verkaro de Marie von Ebner-Eschenbach priskribas la vivon de la Viena nobelaro/burĝaro kaj de la morava kamparanaro. La aŭtorino admonas al respondeco kaj humaneco; ŝi montras la socian malegalecon, tamen ne vokas al la ŝanĝo de la sociaj strukturoj.

Krom per rakontoj ŝi atingis grandan famon per siaj koncizaj kaj spritaj aforismoj. Marie von Ebner-Eschenbach mortis en Vieno.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Erzählungen (rakontoj, 1875)
  • Aphorismen (aforismoj, 1880)
  • Neue Erzählungen (rakontoj, 1881)
  • Neue Dorf- und Schlossgeschichten (rakontoj, 1883)
  • Das Gemeindekind (rakonto, 1887)
  • Meine Kinderjahre (membiografio, 1906)
  • Meine Erinnerungen an Grillparzer (membiografio, 1916)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Renkonto = Eine Begegnung / Marie von Ebner-Eschenbach. Trad. Frieda Feichtinger. - En: Austria antologio ; p.58 - 59, kajeroj 1 - 4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.