Mikaelo de Valaĥio
Mikaelo de Valaĥio, "Mikaelo la Brava", rumane Mihai Viteazul, hungare Vitéz Mihály (naskiĝis en 1558, mortis (murdita de generalo Georgo Basta en Câmpia Turzii) la 9-an de aŭgusto 1601) estis reganto de Princlando Valaĥio inter 1593-1601, de Transilvanio en 1599-1600 kaj de Moldavujo en 1600.
Kariero[redakti | redakti fonton]
Helpe de sikuloj la 18-an de oktobro 1599 li venkis super Andreo Báthori, princo de Transilvanio, en batalo apud Șelimbăr. Dum sia regado li unuigis la tri regnojn sub rumana regado, kvankam tiu daŭris nur ses monatojn. La rumanoj konsideras lin rumana nacia heroo.