Saltu al enhavo

Monica Lewinsky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monica Lewinsky
Persona informo
Naskiĝo 23-an de julio 1973 (1973-07-23) (50-jaraĝa)
en San-Francisko
Lingvoj usona angla
Ŝtataneco Usono
Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Londona Lernejo de Ekonomiko - socia psikologio
Beverly Hills High School (en) Traduki
Santa Monica College (en) Traduki
John Thomas Dye School (en) Traduki
Lewis & Clark College (en) Traduki
Pacific Hills School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Bernard Lewinsky Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo mododezajnisto
psikologo
entreprenisto
socipsikologo
entreprenisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Monica Lewinsky en 2014

Monica Samille LEWINSKY (naskiĝis la 23-an de julio 1973 en San-Francisko, Kalifornio) laboris meze de la 1990-aj jaroj kiel staĝulino en la Blanka Domo, Pentagono en Vaŝingtono kaj atingis mondkonatecon per midzado de tiama usona prezidento Bill Clinton.

La seksa rilato senvualiĝis en 1998, kiam amikino de Lewinsky, Linda Tripp transdonis telefonparolajn partojn al la ŝtata advokato kaj eksterordinara komisiito Kenneth Starr.

Oni ekis senprezidentigan proceson kontraŭ Clinton pro falsa atesto, sed tio malsukcesis. Clinton pardonpetis al la nacio en televida parolo.

Lewinsky poste agadis kiel memstara komercistino en e-komerco. Ŝi vendas sub la etikedo „The Real Monica Inc.“ mansakojn en interreto, kiujn ŝi mem planis. Lewinsky havas ekde 1995 universitatan diplomon pri psiĥologio. En decembro de 2006, ŝi finis pluan studaĵon kun magistro-titolo pri socialpsiĥologio en la London School of Economics, kie ŝi studis ekde septembro de 2005.