Oscar Niemeyer
Oscar NIEMEYER (Rio de Janeiro, 15-a de decembro 1907 - Rio de Janeiro, 5-a de decembro[1] 2012) estis fama brazila arkitekto. Lia verkaro estas unuagraveca por moderna arkitektarto, kaj enskribiĝas en la tianomita "internacia stilo" de arkitekturarto, kaj uzo de betono cele al vastaj kurboj.
Li disegnis la plejn famajn konstruaĵojn de Brasilia.
Li estis politike maldekstula, marksista, kaj kredis, ke moderna arĥitekturo povus kontribui al emancipiĝo de la homoj.
Kvankam preskaŭ centjara, li komence de la 21-a jarmilo plu laboris (kaj memdire ĉiutage amoris!), kaj en januaro 2007 ekplanis konstrui monumenton honore al Simon Bolivar konstruota en Karakaso.