Saltu al enhavo

Pál Fröhlich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Fröhlich
Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1889 (1889-12-06)
en Savino Selo
Morto 15-an de oktobro 1949 (1949-10-15) (59-jaraĝa)
en Szeged
Okupo
Okupo fizikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Pál Fröhlich [froliĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fröhlich Pál estis hungara fizikisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1928).

Pál Fröhlich [1] naskiĝis la 6-an de decembro 1889 en Hungara reĝlando, en Torzsa (nuntempa Savino Selo en Serbio). Li mortis la 15-an de oktobro 1949 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Fröhlich frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1908-1912. Dum la 1-a mondmilito li soldatiĝis, kie li vundiĝis. En 1923 li ekinstruis en la universitato. En la sekva jaro li gvidis fizikan instituton de universitato en Szeged. En 1925 helpe de stipendio li estis en universitatoj de Baltimore kaj Ĉikago. Hejmenveninta li ankaŭ instruis en universitato de Szeged, kie li atingis la rangon rektoro. Li okupiĝis precipe pri optiko.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Neuere Beobachtungen über die Polarisation des bei der Totalreflexion des Lichtes (1920)
  • On the polarization of fluorescent light from colloid solutions (1926)
  • Über die Absorption der Gelatinefarbstoffphosphore (1949)

Fontoj[redakti | redakti fonton]