Saltu al enhavo

Pál Juhász

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Juhász
Persona informo
Naskiĝo 4-an de februaro 1916 (1916-02-04)
en Aiud
Morto 29-an de februaro 1984 (1984-02-29) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, 60/5. parcella, 4. sor, 25. sír Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Medicina Universitato de Debrecen (–1940) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o István Juhász Redakti la valoron en Wikidata
Infano Pál Juhász Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kuracisto
armea kuracisto
redaktoro
universitata instruisto
psikiatro
neŭrologo
lernolibroverkisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

JUHÁSZ Pál (pr. juha:s pa:l) estis hungara kuracisto, psikiatro, universitata profesoro, kandidato pri medicinaj sciencoj (1952) naskita en Nadjenjedo la 4-an de februaro 1916 kaj mortinta en Budapeŝto la 29-an de februaro 1984. Lia frato estis István Juhász.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Juhász diplomiĝis en 1940 en Debreceno. Inter 1946-1954 li gvidis la psikiatrian sekcion de la Centra Malsanulejo de Hungara Popolarmeo, poste en jaroj 1964-1967 li estis universitata profesoro de la Medicinscienca Universitato de Debreceno, inter 1964-67 ĝia rektoro. Inter 1967-1984 li estis universitata profesoro-katedrestro de la Kliniko pri Psikiatrio de la Universitato Medicinscienca Semmelweis. Li estis fondinto prezidanto de la Asocio Hungara pri Psikiatrio, ĉefredaktoro de revuo Magyar Pszichiátriai Szemle.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A klinikai neurológia alapjai (Bp., 1969);
  • Az orvos és a beteg kapcsolata (Bp., 1971).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.