Saltu al enhavo

Paula Hitler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paula Hitler
Persona informo
Naskiĝo 21-an de januaro 1896 (1896-01-21)
en Hafeld
Morto 1-an de junio 1960 (1960-06-01) (64-jaraĝa)
en Berchtesgaden
Tombo Schönau am Königssee (nekonata valoro–2009) Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germana
Loĝloko VienoBerchtesgaden
Ŝtataneco Aŭstrio
Nazia Germanio
Cislajtio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Alois Hitler Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Klara Pölzl Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Adolf Hitler, Ida Hitler, Alois Hitler, Jr. (en) Traduki, Gustav Hitler (en) Traduki, Otto Hitler (en) Traduki, Edmund Hitler kaj Angela Hitler (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Amkunulo Erwin Jekelius (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Therese Schmidt (en) Traduki (onklino)
Anton Schmidt (en) Traduki (onklo)
Johanna Pölzl (en) Traduki (onklino)
Johann Schicklgruber (en) Traduki (praavo)
Theresia Pfeisinger (en) Traduki (praavino)
Martin Hiedler (en) Traduki (praavo)
Anna Maria Göschl (en) Traduki (praavino)
Josepha Schicklgruber (en) Traduki (praonklino)
Bridget Dowling (en) Traduki (bofratino)
Hedwig Mickley (en) Traduki (bofratino)
Eva Braun (bofratino)
Martin Heinrich Hammitzsch (en) Traduki (bofrato) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo sekretario
housekeeper (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Paula HITLER (ankaŭ kiel: Paula Hiedler – kaj pli poste: Paula Wolf aŭ Wolff (laŭ moknomo de frato Adolf) (naskiĝis la 21-an de januaro de 1896 Hafeld, mortis la 1-an de junio 1960 en Berchtesgaden) estis fratino de Adolf Hitler.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Paula Hitler estis la plej juna (kaj sola travivinta plen-) fratino de Adolf Hitler; filino de Alois Hitler kaj ties tria edzino Klara. Laŭ asertoj de nevo William Patrick Hitler, Paula kaj Adolf ne tre ŝatis unu la alian en la junaĝo.

Ŝia sorto estas nekonata post morto de la patrino (1907). Ŝin apogis pli poste Adolf kaj Angela Hammitsch. Ŝi iam enamiĝis al judo Pickert (16), kio kaŭzis neplaĉon de Hitler. Ŝi vivis post 1938 sola kaj en malriĉaj vivkondiĉoj en subtegmenta loĝejo en Vieno. Tie ŝi alprenis la nomon „Wolff“ (verŝajne je premo de la frato).

En majo de 1945, Paula Wolff estis arestita kaj pridemandita de la usonaj okupaciantaj trupoj. Ŝi emfazis sian nekredon pri agoj de sia frato kaj malĝojon pri ties morto. "Li estis do spite al ĉio mia frato."

Paula estis liberigita kaj reiris al Vieno, kie ŝi laboris en artvendejo. La 1-an de decembro 1952 ŝi translokiĝis al 2-ĉambra loĝejo en la proksimo de Berchtesgaden, kie ŝi vivis ĝismorte.

Ŝi estis entombigita en la tombejo de Berchtesgaden kaj ŝi estas la sola persono de la familio, kiu havas la nomon "Hitler" sur la tomboŝtono.

En aŭgusto de 2005, oni anoncis trovon de la taglibro de Paula .