El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rainer BRÜDERLE estas germana politikisto. Li naskiĝis la 22-an de junio 1945(nun 1945-06-22) en Berlino, do nun estas 78-jara. Inter 1987 kaj 1998 li estis ministro pri ekonomio en la landa registaro de la germania federacia lando Rejnlando-Palatinato, de 1998 ĝis 2009 vicprezidanto de la liberalisma frakcio de la nacia parlamento Bundestag, kaj rezulte de la parlamenta baloto en Germanio 2009 ekde la 28-a de oktobro de tiu jaro estis ministro pri ekonomio kaj teknologio en la registaro de Germanio. Li reprezentas la liberalisman partion FPD, unu el tri partioj kiuj kune konsistigis la registaran koalicion, kaj ekde 1995 estas ties vicprezidanto.