Saltu al enhavo

Richard Axel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard Axel
Nobel-premiito
Persona informo
Richard Axel
Naskiĝo 2-an de julio 1946 (1946-07-02) (77-jaraĝa)
en Broklino
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Kolumbio
Stuyvesant High School (en) Traduki
Johns Hopkins School of Medicine (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Cornelia Bargmann (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo biokemiisto
neŭrologo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Nervobiologio, neŭrologio kaj fiziologio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Richard Axel [riĉed aksel], (naskiĝinta la 2-an de julio 1946) estas usona biologo. En 2004 li partigis kune kun Linda Buck [bak] la Nobelpremion pri fiziologio aŭ medicino, pro ilia laboro pri flaraj receptiloj.

Axel naskiĝis en Novjorko, Nov-Jorkio, Usono en 1946. Li bakalaŭriĝis en 1967 ĉe Universitato Kolumbio, kaj doktoriĝis en 1971 ĉe Universitato Johns Hopkins [ĝonz hopkinz], Baltimore, Marilando. Revenante al Universitato Kolumbio li iĝis profesoro en 1978.

En 1991 Axel kaj Linda Buck, post-doktora sciencisto en lia esplorado-grupo, klonigis flarajn receptilojn, monstrante ke ili apartenis al la familio de G proteino-kuplitaj receptiloj. Analizante rata DNA, ili taksis ke estas proksimume milo da malsamoj genoj por flaraj receptiloj en la mamula genaro. Tiu esplorado malfermis la pordon al gena ka molekula analizo de la mekaniko de flaro.

Liaj nuntempaj esploradoj temas pri kiel la cerbo interpretas la flaran sensumon, mapigante la partojn de la cerbo kiuj estas sensivaj al specifaj flaraj receptiloj.

Fontindikoj[redakti | redakti fonton]

  • Buck L, Axel R. A novel multigene family may encode odorant receptors: a molecular basis for odor recognition. Cell 1991;65:175-87. PMID 1840504.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]