Saltu al enhavo

Ruth First

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruth First
Persona informo
Ruth First
Naskiĝo 4-an de majo 1925 (1925-05-04)
en Johanesburgo
Morto 17-an de aŭgusto 1982 (1982-08-17) (57-jaraĝa)
en Maputo
Mortis pro Hommortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Poŝta bombo Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Sud-Afriko Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Witwatersrand Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Afrika Nacia Kongreso Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Joe Slovo (1949–1982) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Robyn Slovo (en) Traduki, Gillian Slovo (en) Traduki, Shawn Slovo (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
ĵurnalisto
verkisto
universitata instruisto
politika aktivisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ruth FIRST (naskiĝis 4-an de majo, 1925, mortis la 17-an de aŭgusto, 1982) estis sud-afrika komunistino kaj batalanto kontraŭ rasapartigo.

First naskiĝis en Johanesburgo. Ŝiaj gepatroj estis inter la fondintoj de la Komunista Partio de Sud-Afriko. Ŝi aliĝis al la junkomunistoj kaj baldaŭ pruvis ke ŝi estis tre efika organizanto kaj parolanto.

Post la malpermesado de la komunista partio en 1955 ŝi laboris kaŝe por la partio kaj fariĝis elstara figuro en la alianco gvidata de la Afrika Nacia Kongreso (ANC).

First faris elstaran kontribuon kiel ĵurnalisto, verkisto kaj teoristo. Ŝi verkis por preskaŭ ĉiu ĵurnalo de la kontraŭrasapartiga movado. Kun ŝia edzo Joe SLOVO ŝi estis arestita kaj oni procesis kontraŭ ŝi en la famaj ŝtatperfidprocesoj (angle: treason trials) inter 1956 kaj 1961.

Post periodo de izola karcerpuno en malliberejo oni devigis ŝin forlasi la landon. Ŝi verkis kaj redaktis plurajn libroj inkluzive 117 Days, raporto pri ŝia enkarceriĝo.

Ŝi fariĝis internacie konata aŭtoritatulo pri Sud-Afriko kaj eminenta kampajnanto en la Anti-Apartheid Movement ("Movado kontraŭ rasapartigo") kaj ANC. En 1979 ŝi enoficiĝis kiel Direktoro pri Esplorado ĉe la Centro por Afrikaj Studoj en Maputo.

Ŝi estis murdita en Maputo per pakaĵbombo. Iuj opinias ke tio estis la laboro de la Sud-Afrika registaro kiu tre timis ŝian influon kaj rangon inter la popolo de Sud-Afriko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.