Saltu al enhavo

Susanne Warmuth

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Susanne WARMUTH, (naskiĝis 1959) estas libroeldona redaktistino, profesia tradukistino, esperantistino kaj verkistino de pluraj popularaj nefikciaj libroj pri nutrado. Post studado de biologio kaj pluraj jaroj en Ŝtutgarto ŝi kun la same esperantista edzo Detlef Haußner, engaĝita socia helpisto de rifuĝintoj, ekde komenco de la 2000-aj jaroj vivas en Darmstadt, kie ŝi aktivas en la loka Esperanto-movado. Kune kun aliaj engaĝitaj lokuloj kiel la lingvoinstruistino Maria Merla aŭ la studento Leo Sakaguchi la paro aranĝas informstandojn urbocentrajn, invitas internaciajn gastojn al kunvenoj de la loka Esperanto-grupo kaj penas ke laŭeble ĉiuj Esperanto-grupoj en la oficialaj partneraj urboj de Darmstadt havu regulajn kontaktojn al la urba Esperanto-grupo. Aparte bone tio funkcias rilate al la grupoj en Troyes (Francio), Alkmaar (Nederlando), Brescia (Italio) kaj Tata (Hungario).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]