Saltu al enhavo

Thelonious Sphere Monk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thelonious Sphere Monk
Persona informo
Naskonomo Thelious Monk Jr.
Naskiĝo 10-an de oktobro 1917 (1917-10-10)
en Rocky Mount
Morto 17-an de februaro 1982 (1982-02-17) (64-jaraĝa)
en Weehawken
Mortokialo sen valoro Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Ferncliff Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Loĝloko Rocky MountNov-Ĵerzejo
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Stuyvesant High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Nellie Monk (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano T. S. Monk (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Angelika Beener (en) Traduki (nevino) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pianisto
muzikisto
ĵazmuzikisto
komponisto
diskografa artisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.monkzone.com/
vdr

Thelonious Sphere Monk (10-a de oktobro 191717-a de februaro 1982) estis usona pianisto, orkestrestro kaj komponisto. Li eklernis pianon ekde kiam li aĝis 7 jarojn. Kiel adoleskanto, li akompanis sian patrinon, kiu kantis en baptista preĝejo. En la 30-aj jaroj, li gajnis konkurson por amatoroj en Apollo. Post mallongaj studoj en Julliard School, en 1939, li ludis kun la kvaropo de la drumisto Keg Purnelle. Poste, li ludis kun Kenny Clarke (drumisto), kaj laboris en ĵaza klubo, la "Minton's", kie li renkontis Dizzy Gillespie kaj Charlie Parker. Kune kun ili, li inventis la bopon. Li registris siajn unuajn diskojn en oktobro 1944 kun Coleman Hawkins. Li ludis en la orkestro de Dizzy Gillespie en 1946, kaj dum 1947, fine li registris sub sia nomo. Poste, li estis monde konata, ludis tra la mondo kun la plej famaj ĵazistoj ĝis 1972, jaro kiam li frakasis sian pianon kaj enfermiĝis ĝis sia morto.