Saltu al enhavo

Theo van Gogh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eble vi serĉis komerciston Theo van Gogh.

Theo van Gogh
Persona informo
Naskiĝo 23-an de julio 1957 (1957-07-23)
en Hago
Morto 2-an de novembro 2004 (2004-11-02) (47-jaraĝa)
en Amsterdamo
Mortis pro Hommortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pafvundo kaj pikvundo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortigita de Mohammed Bouyeri vd
Religio ateismo vd
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Amsterdamo
Montessori Lyceum Amsterdam (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Johan van Gogh Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Anneke van Gogh Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Lieuwe van Gogh (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Theo van Gogh (en) Traduki (patra onklo)
Henk Vonhoff (en) Traduki (onklo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo televida prezentisto
filmaktoro
ĵurnalisto
blogisto
radio-prezentisto
televida produktoro
televida reĝisoro
filmmuntisto
televida aktoro
scenaristo
verkisto
kolumnisto
programdirektisto
prezentisto
filmreĝisoro
filmproduktoro
aktoro
aktivulo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1982–2004 vd
Verkado
Verkoj Submission vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Theo van GOGH [Teo van Ĥoĥ] (la 23-a de julio 1957 - la 2-a de novembro 2004) estis nederlanda reĝisoro, televidisto kaj kolumnisto. Van Gogh estis konata nerasista kritikanto de islamo. La konata pentristo Vincent van Gogh estis prapraonklo lia.

Van Gogh naskiĝis en Hago. Post ĉeso de sia studo pri juro li iĝis reĝisoro. Lia debuto estis Luger (1981). Pro la filmoj Blind Date kaj In het belang van de staat li ricevis Oran Bovidon, la plej gravan nederlandan filmpremion. Kiel aktoro li rolis interalie en De noordelingen (1992). Krome li laboris por televido kaj verkis provokemajn kolumnojn.

Unu el la lastaj filmoj kiujn faris Van Gogh estis Submission, provokocela mallonga filmo laŭ scenaro de liberala somalidevena parlamentanino Ayaan Hirsi Ali pri turmentado de virinoj en islama kulturo. Ĝi vidigas torturitajn virinojn en travideblaj vestaĵoj; arabaj tekstoj el la Korano kiuj estas negativaj por virinoj estas kaligrafitaj sur ilia haŭto. Post la elsendo de la filmo televide, ambaŭ Van Gogh kaj Hirsi Ali ricevis mortminacojn.

Antaŭ sia morto li sin okupis pri filmo pri murdita nederlanda politikisto Pim Fortuyn.

Van Gogh murdiĝis per sep pafoj kaj du tranĉpikoj matene je la 2-a de novembro 2004 en homplena strato en la centro de Amsterdam. La poste kondamnita murdinto estis 26-jara amsterdamano kun nederlanda-marokana civitaneco ligita je terorismaj organizaĵoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]