Urbodomo de Pilisvörösvár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.
Urbodomo de Pilisvörösvár
Situo
vdr

La urbodomo de Pilisvörösvár estas malnova konstruaĵo, nuntempa administrejo de la urbo.

Fasado de la urbodomo

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ dokumento en 1690 jam estis poŝtisto supozeble kun poŝtgastejo, laŭ mapo el 1718 jam funkciis poŝtkaleŝa linio inter Vieno kaj Budao (urbo), kiu tuŝis Pilisvörösvár-on. Tiu ĉi konstruaĵo estis la poŝtgastejo ĝis 1895, ja tiam ekfunkciis la fervoja linio. Depost tio la domo estis la vilaĝa nova administrejo (vilaĝdomo). En la 19-a jarcento la konstruaĵo estis trakonstruita plurajn fojojn. Ĝis 1974 en la supro situis fajroturo, sed poste ĝi perdis tiun rolon, tial la turo estis malkonstruita. Post fino de la socialismo oni instalis la horloĝan parton al la tegmento. En 1997 alvenis la urborajto, la fasado estis renovigita jam kun la nova surskribo Városháza (=Urbodomo).

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa domo situas ĉe la ĉefplaco laŭ stratangulo, laŭ trotuaro. La fasado estas malsimetria, ĉar maldekstre estas 4, dekstre 3 kvadrataj fenestroj. Inter ili funkcias la enireja pordo, pli supre en la etaĝo estas malgranda malferma balkono. La plej supre la menciita horloĝo videblas. Apartenaĵo de la domo estas granda korta kelo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]