Saltu al enhavo

Viana do Castelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Viana do Castelo (stacidomo).
Viana do Castelo
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4904
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 88 725  (2011) [+]
Loĝdenso 278 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 42′ N, 8° 50′ U (mapo)41.7-8.8333333333333 [+]
Areo 319,02 km² (31 902 ha) [+]
Horzono Okcidenteŭropa Tempo [+]
Viana do Castelo (Portugalio)
Viana do Castelo (Portugalio)
DEC
Situo de Viana do Castelo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Viana do Castelo [+]
vdr

Viana do Castelo estas portugala urbo kiu situas ĉe la bordoj de la rivero Lima. Ĝi estas ĉefurbo de la distrikto Viana do Castelo, en la provinco Minho, kiu apartenas al la Norda regiono. Ĝi havas 26 000 loĝantojn (2021).

Ĝi esas sidejo de la municipo Viana do Castelo kun totala areo de 81,95 km² kaj 85 784 loĝantoj (2021), subdividita en 27 fregezioj. La municipo limas norde kun la municipo Caminha, oriente kun Ponte de Lima, sude kun Barcelos kaj Esposende, kaj okcidente kun Atlantiko. La punkto plej alta de la municipo estas en la montaro Serra de Arga, precize en Alto do Espinheiro, kun 825 metroj de altitudo.

Ĝis sia altiĝo al la kategorio de cidade (urbo) la 20an de januaro 1848, la aktuala Viana do Castelo nomiĝis simple "Viana" (ankaŭ "Viana da Foz do Lima" kaj "Viana do Minho", por diferencigi ĝin disde Viana do Alentejo). En 1977, ĝi estis altigita al sidejo de katolika diocezo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La katedralo.

Pri ĝiaj originoj oni ne scias ekzakte, sed oni diras ke ĝi estis konstruita kiel porsezona Reĝa Restadejo ĝis kiam la portugaloj konkeris ĝin kaj estis aneksita kiel portugala urbo.

Homa okupado de la areo de Viana jam ekzistis en Mezolitiko, laŭ atestas multaj arkeologiaj trovitaĵoj (antaŭaj al la praromia kastrumo) en la Monto Santa Luzia.

La setlejo Viana ricevis foruon el Alfonso la 3-a de Portugalio la 18an de julio 1258, nomita tiam Viana da Foz do Lima. Pro akirita prospero ekde tiam, Viana iĝis grava komercejo, kaj oni konstruis defendan turon (nome Torre da Roqueta) kontraŭ piratoj el Galegio aŭ Nordafriko, kiuj deziris eĉ interniĝi laŭ la rivero Lima.

La prospera markomerco kun Norda Eŭropo konsistis en eksportado de vino, frukto kaj salo, kaj importado de manĝiloj, teksaĵoj, gobelinoj kaj vitro. La komerca spirito de Viana atingis tioman gravon ke la reĝino Maria la 2-a rajtigis Associação Comercial de Viana do Castelo en 1852. Sama reĝino — premie al lafideleco de la loĝantaro de Viana, kiu ne kapitulacis al la fortoj de la grafo de Antas (1847) — decidis altigi la urbeton al la kategorio de "cidade" (urbo) kun la nomo Viana do Castelo (20a de januaro 1848). En la 20-a jarcento, ĝi iĝis unu el la ĉefaj portugalaj havenoj por fiŝkaptado de moruo.[1]

Laŭlonge de la 20-a jarcento la loĝantaro kreskis el 47 000 en la jarcentkomenco ĝis nunaj 85 000, tio estas preskaŭ duobliĝo.

Fregezioj[redakti | redakti fonton]

La municipo Viana do Castelo havas la jenajn fregeziojn:

  • Afife
  • Alvarães
  • Amonde
  • Anha
  • Areosa
  • Barroselas e Carvoeiro
  • Cardielos e Serreleis
  • Carreço
  • Castelo do Neiva
  • Chafé
  • Darque
  • Freixieiro de Soutelo
  • Geraz do Lima (Santa Maria, Santa Leocádia e Moreira) e Deão
  • Lanheses
  • Mazarefes e Vila Fria
  • Montaria
  • Mujães
  • Nogueira, Meixedo e Vilar de Murteda
  • Outeiro
  • Perre
  • Santa Marta de Portuzelo
  • São Romão de Neiva
  • Subportela, Deocriste e Portela Susã
  • Torre e Vila Mou
  • Viana do Castelo (Santa Maria Maior e Monserrate) e Meadela
  • Vila de Punhe
  • Vila Franca

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Casa da Capela das Malheiras.
Placo de la Respubliko.
  • Katedralo de Sankta Maria de la Koncipiĝo
  • Kastelo de Portuzelo
  • Enfluejo de la rivero Lima
  • Kapelo de Nossa Senhora da Agonia
  • Fontano Chafariz da Praça da República
  • Carmelo de Santa Teresinha
  • Konvento de São Francisco do Monte
  • Lifto kaj preĝejo de Santa Luzia
  • Fuorto de Santiago da Barra
  • Sanktejo de Sagrado Coração de Jesus sur Monto de Santa Luzia, kaj rigardejo al pejzaĝo, al rivero, la estuaro kaj al la maro, inspirita en la Baziliko de la Sankta Koro (Parizo)
  • Ponto Eiffel
  • Municipa Biblioteko de Viana do Castelo
  • Kapelo de Misericórdia de Viana do Castelo
  • Ŝipkonstruejoj West Sea
  • Muzeo kaj gastejo Ŝip-Hospitalo Gil Eannes
  • Haveno de Viana do Castelo
  • Kultura Centro de Viana do Castelo
  • Municipa Teatro Sá de Miranda
  • Muzeo de Vestaĵoj de Viana do Castelo
  • Casa dos Nichos
  • Palacoj Carreira kaj de Lanheses
  • Kastelo de Portuzelo
  • Pilorio de Lanheses
  • Interpretejo de Kastrumo Vieito
  • Casa da Capela das Malheiras
  • Palaco de Campo da Penha aŭ de Abreus
  • Muzeo de Ornamaartoj de Viana do Castelo

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Silva, A. J. M. (2015), "The fable of the cod and the promised sea. About portuguese traditions of bacalhau", en Barata, F. T- e Rocha, J. M. (eds.), "Heritages and Memories from the Sea, Proceedings of the 1st International Conference of the UNESCO Chair in Intangible Heritage and Traditional Know-How: Linking Heritage", 14a-16a de Januaro 2015. Universidade de Évora, Évora, pp. 130-143. PDF

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Viana do Castelo en la portugala Vikipedio.