La "bildo de la tago" estas bildo, kiu aperas sur la ĉefpaĝo. Ĝi estas aŭtomate ŝanĝita kaj ĝisdatigita ĉiutage je noktomezo. Ĉiu uzanto rajtas aldoni bildon por ankoraŭ malplena tago. Tiu, kiu elektas bildon, ankaŭ devas aldoni almenaŭ unu frazeton sub la bildo por klarigi ĝin.
1) Elektu belan bildon, preferinde inter la elstaraj bildoj de la Komunejo aŭ tiuj de la anglalingva Vikipedio.
Atenton : por bona enpaĝigo de la ĉefpaĝo, necesas elekti proksimume kvadratajn bildojn. Tro longaj aŭ altaj bildoj ne aperos bele kaj estas do evitindaj.