Vila Nova de Foz Côa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vila Nova de Foz Côa
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5150
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 312  (2011) [+]
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 5′ N, 7° 8′ U (mapo)41.083333333333-7.1333333333333 [+]
Areo 398 km² (39 800 ha) [+]
Horzono Okcidenteŭropa Tempo [+]
Vila Nova de Foz Côa (Portugalio)
Vila Nova de Foz Côa (Portugalio)
DEC
Situo de Vila Nova de Foz Côa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vila Nova de Foz Coa [+]
vdr

Vila Nova de Foz Côa estas portugala urbo situanta en la subregiono Doŭro, apartenanta al la Norda regiono kaj al la Distrikto Guarda. Ĝi havis 3 101 loĝantojn en 2021.

Ĝi estas sidejo de la municipo Vila Nova de Foz Côa, de totala areo de 398,15 km², 6 304 loĝantoj en 2021 kaj loĝdenseco de 16 loĝantoj por km², subdividita en 14 fregezioj. La municipa teritorio limas norde kun la municipo Carrazeda de Ansiães kaj Torre de Moncorvo, nordoriente kun Freixo de Espada à Cinta, sudoriente kun Figueira de Castelo Rodrigo kaj Pinhel, sude kun Mêda kaj okcidente kun Penedono kaj São João da Pesqueira.

Historio[redakti | redakti fonton]

Rokgravuraĵoj de Foz Coa.

La areo jam estis loĝata en Paleolitiko, epoko de kiu restis rokpentraĵoj kaj rokgravuraĵoj kiuj nun estas Monda heredaĵo de Unesko. La Arkeologia Parko de la Valo de Côa estas konsiderata unu de la plej gravaj lokoj de rokarto en la mondo kaj estas la plej grava loko kun paleolitika rokarto subĉiela. Tie oni identigis kvin dekojn da artaj centroj, laŭlonge de la lastaj 17 km de la rivero Côa, ĝis ĝia enfluo el la riveron Douron. Tiuj kernoj montras paleogravuraĵojn (petroglifoj) de rokarto datitaj plejmulte el la frua Paleolitiko, sed ankaŭ pentraĵojn kaj gravuraĵojn de Neolitiko kaj Ĥalkolitiko, gravuraĵojn de la Ferepoko kaj de la 17-a ĝis la 20-a jarcentoj, kiam la muelistoj, nome la lastaj gravuristoj de Côa, abandonis la fundon de la valo.

Poste estis okupado ankaŭ en la epoko de kastrumoj kaj de la Romia Imperio. Ne estas multaj restaĵoj de epoko de ĝermanoj aŭ islamanoj.

Vila Nova de Foz Côa ricevis sian unuan foruon en 1299, havigita de Denizo la 1-a, kaj novigita de la sama monarko en 1314. En 1514, donis novan foruon D. Manuelo la 1-a. En la municipo elstaras kelkaj monumentoj, inter kiuj estas tri naciaj monumentoj: nome la kastelo de Numão, la pilorio kaj la preĝejo de Vila Nova de Foz Côa, kun manuelina fasado. Alia grava monumento en la municipo estas la ardeza kastelo de Castelo Melhor, konstruita de leonanoj komence de la 13-a jarcento, integrita en la regiono Riba Côa, kiu venis al la portugala regno en 1297 per la Traktato de Alcañices.

Administracia ento[redakti | redakti fonton]

La municipo de Vila Nova de Foz Côa estas dividita en 14 fregezioj:

Fregezioj de la municipo Vila Nova de Foz Côa.
  • Almendra
  • Castelo Melhor
  • Cedovim
  • Chãs
  • Custóias
  • Freixo de Numão
  • Horta
  • Muxagata
  • Numão
  • Santa Comba
  • Sebadelhe
  • Seixas
  • Touça
  • Vila Nova de Foz Côa

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Gravuraĵoj kaj Arkeologia Parko de Vale do Côa
  • Preĝejo kaj pilorio de Vila Nova de Foz Coa
  • Muzeo de Arto kaj Arkeologio de Vale do Côa
  • Rivera kajo kaj akvorezervejo de Pocinho
  • Riverpromenoj laŭ Douro per boato "Senhora da Veiga" inter Peso da Régua kaj Barca d'Alva
  • Festo de Florantaj Migdalarboj
  • Historiaj domaroj Freixo de Numão, Almendra kaj Castelo Melhor
  • Blazondomo de la Vicgrafo de Almendra kaj preĝejo de Almendra
  • Pilorioj de Vila Nova de Foz Coa, de Almendra, de Cedovim, de Freixo de Numão, de Horta, de Muxagata, de Touça
  • Kasteloj de Castelo Melhor kaj de Numão
  • Kastrumoj de Freixo de Numão kaj de Castanheiro do Vento en Horta

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vila Nova de Foz Côa en la portugala Vikipedio.