Vila Nova de Gaia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vila Nova de Gaia
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4400 Vila Nova de Gaia
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 302 295  (2011) [+]
Loĝdenso 1 794 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 8′ N, 8° 37′ U (mapo)41.133333333333-8.6166666666667 [+]
Areo 168,46 km² (16 846 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Vila Nova de Gaia (Portugalio)
Vila Nova de Gaia (Portugalio)
DEC
Situo de Vila Nova de Gaia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vila Nova de Gaia [+]
vdr

Vila Nova de Gaia ([ˈvilɐ ˈnɔvɐ ðɨ ˈɣajɐ]; konata ankaŭ kiel Gaia) estas urbo de la Distrikto Porto, en la Norda Regiono de Portugalio (NUTS II) kiu kunformas la Metropolan Areon de Porto (la urbo Porto estas ĝuste antaŭe kaj trans la rivero Doŭro). Pro siaj 302 092 loĝantoj ĝi estas la tria urbo plej granda de la lando laŭ nombro de loĝantoj. Ĝi estas sur la maldekstra bordo de la rivero Doŭro. En Gaia estas la vinkeloj de la fama Portovino.

La urbo estas subdividita en 15 submunicipoj. La municipo limas norde kun Porto trans la rivero Doŭro, nordoriente kun Gondomar, sude kun Santa Maria da Feira kaj Espinho kaj okcidente kun la marbordo de la Atlantiko. Estas sablaj strandoj kiel jenaj: Granja, Aguda, Miramar, Valadares, ktp.

Fregezioj[redakti | redakti fonton]

La municipo Vila Nova de Gaia havas la jenajn fregeziojn:

  • Arcozelo
  • Avintes
  • Canelas
  • Canidelo
  • Grijó e Sermonde
  • Gulpilhares e Valadares
  • Madalena
  • Mafamude e Vilar do Paraíso
  • Oliveira do Douro
  • Pedroso e Seixezelo
  • Sandim, Olival, Lever e Crestuma
  • Santa Marinha e São Pedro da Afurada
  • São Félix da Marinha
  • Serzedo e Perosinho
  • Vilar de Andorinho


Historio[redakti | redakti fonton]

La origino de Vila Nova de Gaia devenas probable de kastrumo de keltoj. Jam en la Romia Imperio, la nomo estis Kale (aŭ Gale, ĉar en klasika latino ne estis klara diferenco inter la sonoj "g" kaj "k"). Tiu nomo probable estas de kelta deveno, evoluo de "Gall-", per kiu keltoj referencis sin mem (aliaj ekzemploj povus troviĝi en "Galegio", "Gaŭlio", "Galway" (Galivo). Eĉ la nomo de la rivero Douro mem (Durius en latino), same kelta, konstruita el kelta "dwr", kiu signifas akvon. Dum la romiaj tempon, la granda plimulto de la loĝantaro estus loĝinta sur la suda bordo de la rivero Douro (kie nun estas Vila Nova de Gaia), dum norde estis malgranda komunumo ĉirkaŭ la haveno de profunda akvo, kie nun estas la riverborda zono de Porto. La nomo de la urbo Porto, poste "Portus Cale", signifus o Porto (la haveno, portus en latino) de la urbo Gaia. Je la disvolvigo kiel komerca centro, la norda bordo same kreskis kaj tie setliĝis la ekleziuloj kaj burĝuloj.

Monaĥejo de Serra do Pilar.

Je la alvenoj de islamanoj en la 7-a jarcentoj, la "de facto" limo inter la islamaj kaj kristanaj ŝtatoj establiĝis porlonge ĉe la rivero Douro, ĉirkaŭ la jaro 1000. Pro konstantaj atakoj kaj kontraŭatakoj, la urbo Kale, aŭ Gaia, perdis sian loĝantaron, kiu rifuĝiĝis sur la norda bordo de la rivero Douro. Post la konkero kaj pacigo de la teritorioj sude de Douro, ĉirkaŭ 1035, je la forpelo de islamanoj kio lasis fekundajn terojn abandonitaj, kolonoj setliĝis denove en Gaia, kontraktante kun la feŭdismaj novaj senjoroj de la konkeritaj teroj. Tiu nova loĝantaro refondis la antikvan urbon Kale laŭ la nomo de Gaia ĉirkaŭ la kastelo kaj ruinoj de la malnova "Gaia".

La nomo de ambaŭ urboj Porto kaj Gaia estis ofte referencita en tiutempaj dokumentoj kiel "villa de Portucale", kaj la dekomenca graflando de la Reĝlando Leono ĉirkaŭ la transrivera urbo estis nomita Condado Portucalense. Tiu graflando (kaj ĝia nomo) estis la origino de la posta regno Portugalio.

Monaĥejo de São Salvador de Grijó.

Post la fondo de la regno Portugalio, la du loĝlokoj Gaia kaj Vila Nova restis aŭtonomaj. Gaia ricevis Ĉarton de Foruon aprobita de la reĝo D. Afonso la 3-a en 1255 kaj same ĉe Vila Nova, fare de D. Denizo la 1-a, en 1288. En 1383 ambaŭ estis integritaj en la ento julgado do Porto, perdante sian aŭtonomecon. Gaia, siaflanke konata ĉefe pro la agrikultura ekonomia povo, ludis fundamentan rolon en la komerca disvolviĝo de la Portovino, dum setliĝis en la 18-a jarcento la Companhia Geral da Agricultura das Vinhas do Alto Douro, kaj la stokejoj de la diversaj eksportaj kompanioj.

En la 19-a jarcento, la urbo estis en la centro de gravaj bataloj kaj en la Milito kontraŭ Napoleono kaj la Portugala Enlanda Milito (1828-1834), kiam denove la rivero Douro markis la limon inter la batalantoj. De tiu dua konflikto devenas grava elemento de la figuro de la urbo, nome la fortikaĵo de serra do Pilar, dum la sieĝo de Porto.

En la fino de la liberalaj militoj, Gaia kaj Vila Nova finfine ricevis politikan aŭtonomecon kaj per ilia fuzio naskiĝis la nuntempa municipo Vila Nova de Gaia en 1832. Kvankam aŭtonoma, la fluo de trafiko inter ambaŭ bordoj de Douro plue pliiĝis. Ekde tiam la historio de la urbo miksiĝas kun la historio de la pontoj. La nomita Ponte Pênsil, kompletigita en 1843 estis la unua permanenta ligilo.

Ponto Maria Pia.

En 1877 oni inaŭguris la unuan fervojon al la norda bordo nome Ponto Maria Pia. Sekvis la konstruado de la Ponto Don Luis la 1-a, finita en 1886. Pasis 77 malfacilaj jaroj ĝis en 1963 la emblema Ponto Arrábida estis funkciigita, projekto de la inĝeniero Edgar Cardoso, respondeculo de la projekto de anstataŭigo de la fervoja ligo perr la konstruado de la Ponto Sankta Johano en 1991. Denove la forta loĝkresko postulis pliigon de la ligoj inter ambaŭ bordoj. La Ponto Freixo kompletigita en 1995 kaj la Ponto Infanto Dom Henrique, en 2003 estas lai plej ĵusaj konektoj kiuj utilis al la municipo.

La loĝkresko kaj ekonomia disvolviĝo de la urbo paralelis kun la periodoj de la konstruado de la pontoj. Kiam nombraj industrioj fiksiĝis en la urbo fine de la 19-a jarcento, kaj okazis granda loĝkresko en la dua duono de la 20-a jarcento, Vila Nova de Gaia finfine estis altigita al la kategorio de "cidade" (urbo) en 1984. La loĝantaro kreskis konstante laŭlonge el la komenco de la 20-a jarcento el 74 000 loĝantoj ĝis nunaj 300 000 loĝantoj, tio estas ĝi kvarobliĝis.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]