Saltu al enhavo

Wenceslao Fernández Flórez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wenceslao Fernández Flórez
Persona informo
Wenceslao Fernández Flórez
Naskonomo Wenceslao Fernández Flórez
Naskiĝo 12-an de januaro 1885 (1885-01-12)
en Korunjo
Morto 29-an de aprilo 1964 (1964-04-29) (79-jaraĝa)
en Madrido
Tombo Cemetery of San Amaro (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Wenceslao Fernández Flórez
Profesio
Okupo ĵurnalisto
scenaristo
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Q20641759 ❦
Q20502987 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Wenceslao Fernández Flórez (naskiĝis la 11-an de februaro 1885 en Koruno, Galegio, mortis la 29-an de aprilo 1964 en Madrido) estis populara hispana ĵurnalisto kaj romanisto de la komenco de la 20-a jarcento. Dum sia kariero, li retenis intensan amon por la lando de sia naskiĝo.

Verkaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • La tristeza de la paz (1910)
  • La procesión de los días (1915)
  • Luz de luna (1915)
  • Acotaciones de un oyente (Crónicas parlamentarias, 1916)
  • Las gafas del diablo (1918)
  • Volvoreta (1917)
  • Ha entrado un ladrón (1922)
  • El secreto de Barba Azul (1923)
  • Visiones de neurastenia (1924)
  • Las siete columnas (1926)
  • Relato inmoral (1927)
  • Fantasmas (1930)
  • Los que no fuimos a la guerra (1930)
  • El malvado Carabel (1931)
  • Aventuras del caballero Rogelio de Amaral (1933)
  • Una isla en el Mar Rojo (1938)
  • La novela número 13 (1941)
  • El bosque animado (1943)
  • El toro, el torero y el gato (1946)
  • Fuegos artificiales (1954)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Filozofio de Fantomo.

Citaĵo
 Jen la titolo de fantazia rakonto de serio «Fantomoj» de W. Fernández Flórez, tradukita al Esperanto de Luis Hernández, kiun Hispana Esperanto-Federacio, eldonas memore al nia forpasinta samideano. Pri FILOZOFIO DE FANTOMOJ ne estas necese ke ni aldonu eĉ unu vorton, la nomo de la aŭtoro sufiĉas por veki en ĉiuj la intereson legi ĝin. 
— Boletín n168 (jul 1968)

Pri La malica komizo

Citaĵo
 Unu el la aksiomoj de nia traduk-arto diktas, ke komparado inter nacilingva originalo kaj ties esperanta versio egalan al senfine ŝpruca lernofonto. Ĝi kompreneble aplikigas nur al eminentaj redonoj de ne malpli elstaraj tradukantoj, kio en la kazo de la hispana lingvo — tiel ofte mistraktita de fuŝaj esperanto-tradukemuloj— signifas plenmaneton da nomoj: Ernesto Sonnenfeld, Miguel Fernandez, Liven Dek kaj, majstre, Fernando de Diego. Efektive, De Diego estas majstra tradukisto, malgraŭ la kvazaŭobĵetoj de Trevor Steele —mem bonega stilisto— en recenzo pri Cent jaroj da soleco aperinta en la 1994-decembra Esperanto. Bedaŭrinde, Steele kaj multaj aliaj ankoraŭ ne komprenis, ke Fernando de Diego aŭ Karolo PiĉReinhard Haupenthal elstaras kaj elstaros dum longa, longa tempo en la esperanta beletro ne pro dek aŭ cent neologismoj, sed pro sia talento. Tute ne teman pri ia teda "neologisma batalo", sed pri la arto fluigi esperanton, pri la ĝusta interpreto de ĝia aparta melodio kaj pri la lerto ritmigi frazojn, strukturojn kaj vortojn. Se oni rigardas la aferon de tiu vidpunkto, memkompreneblas, ke en La malica komizo aperas pluraj el la ŝiboletoj de De Diego: "Li perfortos nul personon" (p. 62); "Nul kompatis min" (p. 47); "Vi tardas, najbaro" (p. 15); ktp. Ni tamen prefere analizu ĉu, kiel kaj kial lia traduklahoro majstras.

En la enkonduko, De Diego skribas: "La stilo de Wenceslao Fernandez Flórez estas iom tro densa, kun longaj periodoj el interĉenitaj frazoj plurpropoziciaj. Ĝia meandra fluado ne benas ene de la spirito de la hispana lingvo, sed gia efiko ne estus la sama en nia sobra Esperanto. Tiel do, mi prenis al mi la liberon iom senpezigi la sintaksan strukturon de la verko, sed tenante min plej skrupule kaj respekte al la senco kaj esenco de la originalo". Li eminente sukcesas. Tial, ke la nuna recenzo adresigas ĉefe al hispanlingva publiko, mi metu ekzemplojn de tipe peza sintakso el la originalo: "No hay, entre todos los actos que realizan los hombres, ninguno que entrane la terrible trascendencia de éste, aparentemente tan sencillo, que consiste en dibujar una cifra en el libro rayado y cuadriculado de una casa de banca."; "Y por si acaso, se dispuso a mostrarse ofendida, con esa facilidad que tienen los enamorados para hacer surgir un disgusto de cualquier nimiedad, secretamente advertidos por el instinto del riesgo de ahogar el carino en sus propios manantiales de empalagosa dulzura". Ĉu vi kuragus traduki tiujn du fragmentojn? Provu, se vi volas: la solvojn de la plej bona tradukisto el la hispana en esperanton aperas fine de la recenzo. Fakte, ĉiu frazo en la libro konsistigas senpagan lecionon pri la arto traduki. Kiel kutime, la prozo de Fernando de Diego estas "insulte simpla kaj riĉa je bildoj kaj ravaj parol-turnoj", se citi laŭ la vortoj de Joxemari Sarasua. Mi ne scias, ĉu la traduko superas la originalon, sed la stilo pli elegantas kaj la ritmo pli fluas en esperanto ol en la hispana. Evidente, malgraŭ la ne tro konvinka pledo de kelkaj hispanaj literatur-kritikistoj, Fernandez Flórez ne estas unuakvalita verkisto kaj do ne povas eviti ripetigojn, semantikajn peketojn kaj foje pezan vorto-trenadon. Por la unua fojo, De Diego neglektas sian propran rekomendon jene formulitan en la esearo pri esperanta traduk-arto: "do ni devus kompili liston de naciaj verkoj tradukendaj en Esperanton kaj, laŭ la listo, efektivigi metode la tradukan taskon" (p. 61); kaj sur pago 27 de la sama verko, li kritikas la fuŝajn esperanto-tradukemulojn, kiuj elektas libron "sen konsideri, ĉu ĝi havas literaturan valoron esperantigindan". Nu, laŭ mi El malvado Carabel neniel enirus tian liston de tradukendaj verkoj. La felietoneska intrigo pri griza komizo volanta sed ne sukcesanta iĝi ŝtelisto pro la frakasigo de la persona morala kredo disvolvigas kliŝe, malrapide kaj antaŭvideble. Ĉio krome fetoras je etburga kaj seninteresa mondo, kiun la aŭtoro priskribas per humuro same etburga kaj seninteresa: ja facilas ekspluati konvenciojn kaj antaŭjugojn. La redakto de la originalo rance odoras je la 19-a jarcento, malgraŭ tio, ke El malvado Carabel verkigis en 1931. Similan impreson oni ricevas en esperanto komparante prozaĵon de, ni diru, Grabowski kun la plej modernaj verkoj de nia originala beletro: io troklarigas, samtempe ekpezetas, samtempe troinsistas... kaj la tekniko rakonti estas simpla kaj travidebla. Ekzemple, la onklino de Carabel tre ĉarmas ne pro aparte ravaj diroj kaj agoj en la romano, sed nur ĉar la aŭtoro marteladas ties ĉarmon. Plu lame, Fernandez Flórez ofte transdonas la parolon al la roluloj... kiuj transdiras kion la rakontisto pensas. Kurioze, ke proletoj kapablas tamen subtile rezoni kaj filozofiumi por eltiri brilajn deduktojn; almenaŭ same brilajn, kiel tiujn de la aŭtoro. Ĉiuj roluloj same parolas kaj sengene retorikas per tro alta lingvaĵo: tion oni malpli rimarkas en esperanto (kaj legu ĝuste: ne "oni ne rimarkas", sed "oni malpli rimarkas"), ĉar esperanto disponas ankoraŭ tre malmultajn lingvo-tavolajn markilojn. Resume: El malvado Carabel estas tute minora kaj nur pordistra 1iteraturaĵo. Mi volas profiti la recenzon por dementi, ke Fernando de Diego estas malamiko de la mal-vortoj. Jen kelkaj specimenoj: "ankaŭ li kulpigis pri ĉio la malbonajn kompanojn" (p.50); "montris, diference ol kutime, ian malafablon" (p. 52); "la lasta-hora apatio, kiu malhelpas la iron al la lito" (p. 52); "en horoj de maldormo" (p. 53); "li elpoŝigis la paketeton, malĉifis ties envolvan paperon" (p. 56); "malĉifis unu el la cigaredoj" (p. 57); "maldekstre de la avenuo Bravo Murillo" (p. 63); "La homaro malbonan„ (p. 74); "Li ne fartos pli malbone" (p. 75); "suferos nenian malbonon" (p. 76); "Oni estas bona aŭ malbona" (p. 95); "Poste ŝi malaperis" (p. 100); "Vi farus al ni grandan malutilon" (p. 122); "ke malsano ĉesu" (p. 145); "proksimigante sian malplenan glaseton" (p. 146); "la malbono" (p. 162 kaj 163); "kelkaj malsatantoj" (p. 162); "la malpli kapablaj" (p. 163); "Oni naskigas bona aŭ malbona" (p. 164). ECe: sur pagoj 46-47 trovigas dialogo, kiu skandaligus kelkajn malĝisostulojn:

"—Nenian meriton. Temas nur pri fridaj tentoj, pri deziroj, kiuj germas senfrukte, ĉar oni ne kapablas ilin efektivigi. Tiam oni diras: 'Mi ne volas esti malbona', anstataŭ diri pli sincere: 'Mi ne povas fari malbonon'.
—Fari malbonon estas plej facile.
—Plej malfacile por vi aŭ por mi.
Carabel iom ĉirkaŭpasis en la ĉambro, kun la manoj profunde en la
pantalon-pogoj, kaj plej sombra-miene rehaltis antaŭ sia kontestanto."

Kompense tamen, aperas "fridaj" kaj "sombra-miene" en la sama fragmento. Uf!

Fine, jen la solvoj de Fernando de Diego al la du peza-sintaksaj eroj, kiujn mi citis en la komenco: "Inter la homaj faroj ekzistas nenio tiel terure grava kiel la ŝajne simpla skribo de nombro en la liniita kaj kvadratita kanto-libro de banko." (p. 8); "Ĉiaokaze ĝi decidis montri sin ofendita. Vere, geamantoj facile kverelas pro ajna bagatelo, ĉar la instinkto sekrete avertas ilin kontraŭ la risko dronigi la amon en ties propra trodolĉo." (p. 13). Kiu tradukus pli flue? 
— Antonio Valén. Boletín n320 (mar 1995)