Saltu al enhavo

Wilhelm Friedrich Ernst Bach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wilhelm Friedrich Ernst Bach
Persona informo
Naskiĝo 24-an de majo 1759 (1759-05-24)
en Bückeburg
Morto 25-an de decembro 1845 (1845-12-25) (86-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Friedhof II der Sophiengemeinde Berlin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Johann Christoph Friedrich Bach Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Lucia Elisabeth Münchhausen (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Charlotte Philippine Henriette Bach (en) Traduki
Wilhelmine Susanna Bach (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Caroline Auguste Wilhelmine Bach (en) Traduki
 ( Charlotte Philippine Henriette Bach (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto
klavicenisto
orgenisto
muzikinstruisto
muzikisto
pianisto
kapelmajstro
independent publisher (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Wilhelm Friedrich Ernst Bach (* 24-an de majo 1759 en Bückeburg; † 25-an de decembro 1845 en Berlino) estis germana komponisto el la familio Bach.

La plej aĝa filo de la „Bückeburg-a Bach“ Johann Christoph Friedrich Bach estis instruita de sia patro kaj ekde 1778 de sia onklo Johann Christian Bach en Londono, kie li renomiĝis kiel solisto kaj pianinstruisto. Post la morto de la onklo 1782 li vojaĝis al Parizo kaj al Nederlando kaj finfine fariĝis muzikdirektoro en Minden. En 1789 reĝo Frederiko Vilhelmo la 2-a vokis lin al Berlino, kie li fariĝis klavicenisto de la reĝino Friderika de Heslando-Darmstadt. Post ties morto en 1805 li estis klavicenisto kaj kortega kapelmajstro de reĝino Luiza de Meklenburgo-Strelitz kaj muzikinstruisto de la prusaj princoj. Post la morto de reĝino Luiza en 1811 li retiriĝis el ĉiuj postenoj. Princo Henriko, frato de Frederiko Vilhelmo la 3-a de Prusio, koncedis dumvivan pension de 300 imperiaj taleroj por la nepo de J. S. Bach.

De Bach konserviĝis pianomuziko (tri pianokonĉertoj, unu konĉerto por du pianoj, unu pianopeco por ses manoj k. a.), du simfonioj kaj du orkestrosuitoj same kiel lidoj kaj kantatoj.

Wilhelm Friedrich Ernst Bach estis entombigita sur la 2-a Sofia-Tombejo en Berlino.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]