Zoltán Csukás
Zoltán Csukás | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de septembro 1900 en Győr |
Morto | 16-an de septembro 1957 (56-jaraĝa) |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 22/1-1-18 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | bestokuracisto universitata instruisto |
Zoltán CSUKÁS [ĉukAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csukás Zoltán estis hungara agronomo, ekonomikisto, bestkuracisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1954).
Zoltán Csukás [1] naskiĝis la 20-an de septembro 1900 en Győr. Li mortis la 16-an de septembro 1957 en Freiburg.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Zoltán Csukás frekventis mezlernejon en Pápa, li studis en Ekonomia Akademio (Magyaróvár) (1919-1922), Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en (1922-1927). Ekde 1930 li ekinstruis en Universitato Péter Pázmány, inter 1934-1938 en Magyaróvár, poste en Debrecen. Li plulernis helpe de stipendio en 1936 en Cambridge, Reading, Edinburgh. Li ricevis premion Kossuth en 1954, pli frue ankaŭ aliajn premiojn. Li okupiĝis precipe pri bredado de bovoj kaj kokoj.