!!
Aspekto
‼ (duobla krisigno) havas plurajn signifojn:
- Tre forta movo en ŝaknotacio.
- La operatoro de duobla faktorialo en matematiko.
- Pseŭdooperatoro "konvertu al bulea datumtipo" en kelkaj programlingvoj.
- Tio ĉi okazas pere de duobla neo, dum kiu la bulea datumo estas neita kaj sekve denove neita, tiel konvertiĝante al vero aŭ malvero.
- Operatoro por ricevi la n-an listeron en la programlingvo Haskelo.
La duobla krisigno troviĝas en Unikodo kiel la individua signo U+203C DOUBLE EXCLAMATION MARK (‼).