Ábel Barabás
Ábel Barabás | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de aŭgusto 1877 en Roșia Montană |
Morto | 5-an de junio 1915 (37-jaraĝa) en Kluĵo |
Tombo | Tombejo Házsongárd |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
BARABÁS Ábel [barabaŝ], 1877–1915, estis hungara mezlerneja instruisto, verkisto kaj esperantisto. Li estis aŭtoro de la unua hungara gramatiko de Esperanto en 1898, kaj verkis ankaŭ proprajn artikolojn.
Barabás partoprenis esperantokurson de Gábor Bálint en Kolozsvár en 1897, kaj en 1898 li samloke verkis la unuan hungarlingvan gramatikon de Esperanto, kun sprite defendanta antaŭparolo de Gábor Bálint.
Eblas ke sinjorino Ilona Barabas, naskiĝita Reiszmann, kiu EdE mencias kiel unu de du vicprezidanatoj de Hungara Esperantista Pedagogia Asocio, estis lia edzino. Li naskiĝis la 19-a de aŭgusto 1877 en Verespatak (rumane Roșia Montană) kaj mortis la 5-an de junio 1915 en Kolozsvár (Cluj-Napoca) en Transilvanio, tiama Aŭstrio-Hungario.
EdE mencias lin kiel ”juna ĵurnalisto” en 1897, eble erare.
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
La unua lernolibro de lingvo Esperanto – 1898, por hungaroj
-
Antaŭparolo de Gábor Bálint
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Verkoj de Ábel Barabás en la skan-projekto de la Kolekto por Planlingvoj (arkivaj kopioj)
- Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Barabás el la Enciklopedio de Esperanto.
- Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Hungario el la Enciklopedio de Esperanto.