Saltu al enhavo

Ádám Fischer

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ádám Fischer
Persona informo
Naskiĝo 9-an de septembro 1949 (1949-09-09) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno (–1971)
Accademia Musicale Chigiana (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Sándor Fischer (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Iván Fischer Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Péter Fischer (unuaranga kuzo)
György Fischer (unuaranga kuzo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo dirigento
reĝisoro Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://adamfischer.at/
vdr

Ádám Fischer, [fiŝer], hungare Fischer Ádám estas hungara dirigento, helpekzercisto. Ankaŭ lia frato Iván Fischer estas dirigento, same lia kuzo György Fischer. Ádám Fischer naskiĝis la 9-an de septembro 1949 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Ádám Fischer devenis el juda familio. Kiel infano, li kantadis en koruso de Budapeŝta Ŝtata Operejo. Li frekventis muzikan mezlernejon en Budapeŝto, poste li plulernis en Vieno kaj Italio, dume li eklaboris en operejo de Graz. Dum la studentaj jaroj li estis helpekzercisto. Lia dirigenta kariero komenciĝis en Milano en 1973. Baldaŭe li roladis en Vieno, Finnlando, Karlsruhe, Munkeno, Freiburg. Inter 2001 kaj 2005 li dirigentis en Mannheim, poste hejmenvenis kaj dirigentis orkestron de Hungara Radio. Poste li gastroladis ekzemple en Parizo, Londono, Novjorko, Bayreuth, Salzburg. Li ricevis premion Kossuth en 2008, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

En 2018 li estis premiita per la Wolf-Premio pri Artoj.[1]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-12-26. Alirita 2018-12-26 .