Ádám György
Aspekto
Ádám György | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de januaro 1982 (42-jaraĝa) en Pomáz |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (–2006) |
Okupo | |
Okupo | pianisto komponisto futbalisto |
TTT | |
Retejo | http://www.adamgyorgy.com |
Ádám György [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo György Ádám estas hungara pianisto, altlerneja instruisto.
Ádám György [1] naskiĝis la 28-an de januaro 1982 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ádám György komencis siajn muzikstudojn en la aĝo de kvar. Li frekventis konservatorion ekde 1994, poste inter 2000 kaj 2006 en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Li gajnis la unuan lokon en pianista konkurso jam en 1994. Krom la koncertoj ekde 2002 li gvidas akademion en Pomáz. Li ricevis premiojn inter 1998-2004.
Elektitaj koncertoj
[redakti | redakti fonton]- malfermfesto de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado en Varsovio (2012)
- Novjorko, Carnegie Hall
- Ĉinio, Malajzio, Kanado, Germanio, Francio, ktp
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun intervjuo kaj foto Arkivigite je 2019-06-28 per la retarkivo Wayback Machine
- [1] Arkivigite je 2019-02-23 per la retarkivo Wayback Machine
- [2] Arkivigite je 2019-01-31 per la retarkivo Wayback Machine