Ádánd
Aspekto
Ádánd | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8653 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 083 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 71 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 51′ N, 18° 9′ O (mapo)46.8572518.153411111111Koordinatoj: 46° 51′ N, 18° 9′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 29,51 km² (2 951 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ádánd [+] | |||
Ádánd estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Siófok.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 46.8572/18.1531
- Areo: 30 km²
- Loĝantaro: 2410
- Poŝtkodo: 8653
- Telefonprefikso: 84
Situo
[redakti | redakti fonton]Ádánd situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Kaposvár-Siófok. La lasta urbo troviĝas 12, Enying 13, Tab 21 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1265 laŭ tiama ortografio "Adand". En 1356 la komunumo ricevis bazarorajton semajne po 1. Post la mezepoko la turkoj senhomigis la vilaĝon. En la 18-a jarcento Ádánd denove iĝis loĝata loko. En 1812 ĝi havis rajton pri tutlanda foiro. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, klubo de maljunuloj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romanika ruino de preĝejo
- kalvinana preĝejo de 1828
- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Sankta Triunuo de 1747
- Kastelo de Ádánd aŭ de Csapody [ĉapodi] de 1827
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- En Ádánd naskiĝis advokato Lajos Dömény.
- En Ádánd mortis aktoro Antónia Hetényi.
Ĝemelkomunumoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungara Vikipedio
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- w.vendegvaro.hu
- w.iranymagyarorszag.hu
- w.adand.hu
- w.gyaloglo.hu