Ági Szirtes
Aspekto
Ági Szirtes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de septembro 1955 (69-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1978) |
Familio | |
Patro | Ádám Szirtes |
Edz(in)o | Zoltán Pálmai |
Infano | Anna Pálmai |
Okupo | |
Okupo | aktoro filmaktoro |
Ági SZIRTES [sirteŝ], laŭ hungarlingve kutima sistemo Szirtes Ági estas hungara aktorino. Ŝia patro estis Ádám Szirtes, ŝia edzo Zoltán Pálmai, ŝia filino Anna Pálmai.
Ági Szirtes naskiĝis la 21-an de septembro 1955 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ági Szirtes studis en Teatroarta Altlernejo inter 1974-1978 en Budapeŝto, poste ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro de Kecskemét. Ŝi apartenis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto) inter 1979-1982. Baldaŭe ŝi apartenis al fondintoj de Teatro Katona József. Ŝi longe loĝas en Nagykovácsi. Ŝi ricevis premion Kossuth en 2008, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Ŝiaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 25 kinejaj filmoj inter 1974-2012, ekzemple Ni neniam mortos!, 1993 kaj 1945 (2017)
- 19 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1967-2011, ekzemple A koppányi aga testamentuma, 1967; Bánk bán (Banuso Bánk), 1987
- diversaj teatraj roloj, ekzemple Sándor Bródy: A medikus
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj