Ágnes Marcu
Aspekto
Ágnes Marcu | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de januaro 1952 (73-jaraĝa) |
MARCU Ágnes [marku] estas rumania hungara violonĉelistino, instruistino. Ŝi naskiĝis en Huedin la 28-an de januaro 1952.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ágnes Marcu studis en la Muzikakademio de Kluĵo kaj instruis inter 1976 kaj 2004 en la muzikliceo de Oradea, kaj de 1994 ankaŭ en la Ŝtata Universitato de Oradea. Ŝi estis fondantino de Kvarteto Varadinum en 1989. Ŝi estas doktorino de muziksciencoj (2004), anino ekstera de MTA.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Erdélyi magyar ki kicsoda, 2010.