Ágnes Vámos
Aspekto
Ágnes Vámos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Vámos Ágnes |
Naskiĝo | 29-an de julio 1926 en Budapeŝto |
Morto | 20-an de novembro 2016 (90-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (1945–1949) |
Familio | |
Edz(in)o | Ferenc Mátray |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Ágnes Vámos [Agneŝ vAmoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vámos Ágnes estis hungara operkantisto, operetkantisto (soprano), primadono. Ŝia edzo estis Ferenc Mátray.
Ágnes Vámos [1] naskiĝis la 29-an de julio 1929 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ágnes Vámos akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1949. Ŝia plej grava instruisto estis Oszkár Maleczky. Jam dum la studentaj jaroj ŝi edziniĝis. Post siaj studoj li aliĝis al Budapeŝta Ŝtata Operejo, ŝi debutis en 1950. Ŝi kantadis en la Operejo 3 jardekojn. Inter 1977 kaj 1987 ŝi instruis en la Teatra Altlernejo. En 2003 ŝi vidviniĝis. Ŝi ricevis premion en 1977.
El ŝia opera repertuaro
[redakti | redakti fonton]- Ferenc Erkel: Bánk bán — Melinda
- Károly Goldmark: Sába királynője – Sulamit
- Sándor Szokolay: Vérnász – fianĉino
- Giuseppe Verdi:
- Rigoletto – grafino Ceprano
- La Traviata – Violetta Valery
- Simon Boccanegra – Amelia Grimaldi
- Otello – Desdemona
- Pietro Mascagni: Cavalleria Rusticana – Lola
- Charles Gounod: Faust – Siebel, Margit
- Giacomo Puccini:
- Madama Butterfly — titolrolo
- La Bohème – Musette
- Gianni Schicchi – Nella
- Wolfgang Amadeus Mozart: Don Giovanni – Donna Elvira
- Richard Strauss: Der Rosenkavalier – Marianne
El ŝia opereta repertuaro
[redakti | redakti fonton]- Viktor Jacobi: Sybill – titolrolo
- Pongrác Kacsóh: János vitéz – Iluska (debuta rolo en 1950)
- Imre Kálmán: A csárdáskirálynő – Vereczky Sylvia
- Ferenc Lehár:
- A mosoly országa – Liza
- A víg özvegy – Glavári Hanna