Ágoston Roskoványi
Aspekto
Ágoston Roskoványi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de decembro 1807 en Senné |
Morto | 24-an de februaro 1892 (84-jaraĝa) en Nitro |
Lingvoj | latina |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | katolika episkopo (1851–) katolika sacerdoto (1830–) romkatolika diakono (1830–) |
Ágoston Roskoványi [Agoŝton roŝkovAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Roskoványi Ágoston estis hungara pastro, teologo, profesoro, episkopo, kanoniko, abato.
Ágoston Roskoványi [1] naskiĝis la 7-an de decembro 1807 en Hungara reĝlando en Ungszenna (nuntempa Senné (distrikto Michalovce) en Slovakio). Li mortis la 24-an de februaro 1892 en Nyitra (nuntempa Nitra en Slovakio),
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ágoston Roskoványi post gimnazio plulernis en Eger, fine li lernis teologion en Pest (urbo) kaj Vieno. Li doktoriĝis kaj pastriĝis en 1832. Hejmenveninta unue li estis pastro, poste li estis vicrektoro en Eger. Liaj baldaŭaj ĉefaj postenoj kaj titoloj estis:
- en 1835 ĉefepiskopa sekretario
- en 1836 profesoro en universitato en Pest, en la sama jaro kanoniko en Eger
- en 1837 direktoro de la eklezia biblioteko
- en 1839 abato
- en 1848 profesoro en Prago
- episkopo en Vác en 1851
- episkopo en Nyitra en 1859, kie li establis seminarion kaj domon por malriĉuloj.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- ’’Katekizmus v. oktatás a ker. kath. religio tudományában az egri m. hívei számára’’ (1836, ankaŭ germane
- ’’De matrimoniis mixtis..’’ (1870-71)
- ’’Coelibatus et Breviarium... ’’ (1861-75)
- ’’Romanus Pontifex...’’ (1877)