Ákos Navratil
Aspekto
Ákos Navratil | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de majo 1875 en Budapeŝto |
Morto | 29-an de februaro 1952 (76-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, bal oldali fasírboltok (B-104) ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Piarista Gimnazio de Budapeŝto Universitato Eötvös Loránd (–1899) ![]() |
Memorigilo ![]() | |
Familio | |
Patro | Imre Navratil ![]() |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto ![]() |
Ákos Navratil [Akoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Navratil Ákos estis hungara ekonomikisto, juristo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1939). Lia nobela antaŭnomo estis szalóki. Lia patro estis Imre Navratil.

Ákos Navratil [1] naskiĝis la 20-an de majo 1875 en Budapeŝto. Li mortis la 29-an de februaro 1952 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ákos Navratil frekventis universitatojn en Budapeŝto kaj Berlino. En 1904 li ekinstruis en Reĝa Jura Akademio (Kassa). Post unu jaro li komencis instrui en Universitato Kolozsvár, poste inter 1918-1948 li instruis en Universitato de Budapeŝto, kie li estis katedrestro, dufoje dekano en 1941 rektoro. En 1948 li trude pensiuliĝis. Li ricevis premion en 1942.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Adam Smith rendszere és ennek bölcseleti alapja (1898)
- Gazdaságtani és pénzügytani jegyzetek (Ekonomiaj kaj financaj notoj), (1906)
- Arnold Toynbee: Anglia gazdasági forradalma a XVIII. században - tradukaĵo en 1908
- A járadék fogalma (1914)
- Régi igazságok és új elméletek a közgazdaságtanban (1928)
- Rentenprinzip und Grundrente: Zum Streit über die Singularität der Grundrente (1933)
- Irányító szempontok a közgadaságtanban (1942)
- Navratil Ákos művei (Verkoj de Ákos Navratil), (1989)