Álmos Jaschik
Álmos Jaschik | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Jaschik Álmos |
Naskiĝo | la 5-an de januaro 1885 en ![]() |
Morto | la 12-an de septembro 1950 en ![]() |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 12/1-2-3/4 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1903–1907) ![]() |
Okupo | |
Okupo | grafikisto kostumdezajnisto verkisto de nefikcio fasonisto pentristo ilustristo ![]() |
Álmos Jaschik [Almoŝ jaŝik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jaschik Álmos estis hungara grafikisto, pentristo, instruisto, kostumisto, dekoraciisto, ilustristo. Lia familia nomvarianto estis Jassik.

Álmos Jaschik [1] naskiĝis la 5-an de januaro 1885 en Bártfa (Hungara reĝlando, nuntempa Bardejov en Slovakio), li mortis la 12-an de septembro 1950 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Álmos Jaschik akiris diplomon en Reĝa Modela Desegna Lernejo en 1907. Liaj plej gravaj instruistoj estis Róbert Nádler, László Hegedűs (pentristo) kaj Tivadar Zemplényi. Post siaj studoj li ekinstruis en arta gimnazio, li instruis precipe estontajn librobindistojn. Li studvojaĝis en 1908 en Francio, Belgio, Germana Regno, Nederlando. Li iomete helpis la Hungaran Sovetrespublikon, tial en 1920 li estis forigita. Li establis privatan lernejon, kie li instruis plu ĝismorte. En tiu periodo li ne nur pentradis, sed li kreis grafikaĵojn, bankbiletojn, ilustris librojn, eĉ al la Nacia Teatro (Budapeŝto) li faris kostumajn kaj dekoraciajn planojn, fine li faris desegnofilmon. Li havis edzinon, kiu helpis en la instruado.
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Csontleves
- Vitorlás
- Bál
- Viaskodók
- Jós
- Varázsló
Lia libro
[redakti | redakti fonton]- A könyvkötő mesterség (1922)
Elektitaj artaĵoj
[redakti | redakti fonton]- A gyémántkrajcár (fabelfilmo, 1942–1944)
- bankbiletaj planoj
- János Arany: A fülemüle (poemilustraĵo, 1937)
- A sátán kísértése (ksilografiaĵo)
- Sándor Petőfi: János vitéz (libroilustraĵo, 1930)
- Ferenc Móra: Dióbél királyfi és társai (libroilustraĵo)
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]- Vera Csillag
- István Endrődi
- János Miklós Kádár
- Lajos Kovács (pentristo)
- Margit Kovács
- János Major
- József Németh (fotisto)
- Tibor Vákár
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- nomo de fakgimnazio en Budapeŝto [2]
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto kaj bildoj Arkivigite je 2018-05-17 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-05-17 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-05-17 per la retarkivo Wayback Machine