Saltu al enhavo

Álvaro de Orriols

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Álvaro de Orriols
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1894 (1894-01-01)
en Barcelono
Morto 18-an de novembro 1976 (1976-11-18) (82-jaraĝa)
en Bajono
Lingvoj Esperantokatalunahispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo dramaturgo
poeto
komponisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Álvaro de ORRIOLS Lletget (en kataluna Àlvar d’Orriols, Barcelono, 1a de januaro 1894 – Bajono, 18a de novembro 1976 estis kataluna esperantisto loĝante en Bayonne (Francio) ekde la Hispana Enlanda Milito.

Li naskiĝis en Barcelono, kaj, jam de fruaĝo, li sin donis al belartoj. Dudekjaraĝa, oni publikigis liajn unuajn literaturaĵojn en ĵurnaloj kaj gazetoj en Barcelono. Kvin jarojn poste, li prezentis en Madrido sian unuan teatraĵon: "La Daga", adaptaĵo al la kastilia versfarado de la fama dramo "Lo Ferrer de Tall" de Serafí Pitarra.

Orriols verkis multe; oni menciu la jenajn titolojn: "Nervio" "El Mastin de la Pedrosa", "Costa Brava" "La Pescadora de Ubiaco", "El Caudillo de Urbión". En postaj jaroj aperis la opereto "La Moza Esquiva", la dramoj "Athael", "Rosa de Sangre", post kies premiero la ĉeestantaro, entuziasmigita, subportis lin surŝultre ĝis la Sunpordo, simile al la maniero laŭ kiu oni triumfigas sukcesajn taŭrludistojn. La sukcesoj de Orriols manifestiĝis ankaŭ en Argentino, ĉar, en teatro, oni ludis po tri fojojn tage liajn dramojn. Ankaŭ la dramo "Màquinas" havis grandan sukceson, preskaŭ ĉe la komenciĝo de la Hispana Enlanda Milito.

Post la milito -ekzilita en Francio- li verkis "Romance de Madrid", kiu estis, tiutempe, ege sukcesinta en diversaj landoj ekster Hispanio. Li alternigis la skulptarton kun la literaturo dum sia deviga forrestado. Li ĉefe verkis, tiam, en kataluna lingvo. Li estis ankaŭ esperantisto, kiu verkis esperantan poezion, multfoje premiita en literaturaj konkursoj; li ankaŭ tradukis la "Ciganan Romancaron" de Federico Garcia Lorca, esperanten, kion li faris ankaŭ en la katalunan.

Referencoj[redakti | redakti fonton]